Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

huberte (Montri la profilon) 2015-junio-23 19:07:43

La maro, ĉar mi estas nun en Bretonio (Francio) apud la maro.

Logo aŭ loko?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-23 19:23:28

Lago, ĉar tie mi povas bani min.

Ĉu nadiro aŭ nadlo?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-24 11:52:21

white knight:
Vinisus:Lago, ĉar tie mi povas bani min.

Ĉu nadiro aŭ nadlo?
Mi prenas la nadlon ĉar mi ne konis la vorton "nadiro" eĉ ne en la germana!ridulo.gif

furori aŭ furiozi?
Nadiro= Punkto de la ĉiela sfero troviĝanta sur la vertikalo de la observanto kaj rekte malsupre sub lia piedo. Laŭ PIV PAĜO 771.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-24 11:58:25

Furori, ĉar temas pri ega favoro tre pasie.

Ĉu sukceno aŭ sukceso?

huberte (Montri la profilon) 2015-junio-24 18:10:38

Sukceno estas pli bona por fari juvelojn.

ago aŭ sorĉo?

dobri (Montri la profilon) 2015-junio-24 18:13:37

Trovi sukcenon estas certe sukceso. Tial sukceso.
Sorĉi mi ne kapablas, tial ago.

Postiri aŭ postkuri?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-24 18:17:36

postiri, ĉar la vojo jam estas konata.

Ĉu sopiri aŭ soprano?

huberte (Montri la profilon) 2015-junio-24 18:24:30

Mi nenion postkuras ĉar mi estas maljuna. Sed mi postiras Dobri.

unua aŭ lasta?

dobri (Montri la profilon) 2015-junio-24 18:25:17

Mi povus sopiri pri mia soprano, tamen pli komforte estas sopiri pri io atingebla.

Fruktosuko aŭ fruktoŝelo?

huberte (Montri la profilon) 2015-junio-24 18:30:30

Fruktosuko estas vere pli bona.

unua aŭ lasta?

Reen al la supro