Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2015-junio-28 19:56:50

Kuvo, ĉar ĝi estadas pli granda.

Kamelo aŭ kamelio?

huberte (Montri la profilon) 2015-junio-28 20:04:22

Kamelo ne povas eniri mian domon, mi do preferas kamelion.

Januaro aŭ Julio?

dobri (Montri la profilon) 2015-junio-28 20:17:58

Laŭ vetero mi pli ŝatas julion.

Laŭeble aŭ laŭkomande?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-28 21:12:48

Laŭeble, ĉar estas okazaĵoj, kiu postulas multon de mi.

Ĉu kvarangulo aŭ kvaranteno?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-29 12:38:29

Abelo, ĉar ĝi laboras favore al la patrina naturo.

Ĉu kruda aŭ kruta?

dobri (Montri la profilon) 2015-junio-29 17:25:18

Kruta valo ne gravas por mi, sed kruda manĝaĵo ne bongustas.

Kunkuri aŭ kunkudri?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-29 17:39:58

Kunkuri, sed nur por plezuro, ne por gajni premion.

Ĉu kapitalo aŭ kapitano?

huberte (Montri la profilon) 2015-junio-29 18:31:09

Neniu kapitanon mi konas; Kapitalon mi ŝatus havi.

stelulo aŭ ŝtelisto?

dobri (Montri la profilon) 2015-junio-29 20:19:07

Multaj homoj ŝatus esti steluloj. Mi emas esti sukcesa ŝtelisto.

Mondcivitano aŭ mondĉampiono?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-29 20:52:41

Mondcivitano, cetere ĉiu esperantisto iel estas mondcivitano.

Ĉu preteksto aŭ pretendo?

Reen al la supro