Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

by Kokcineleto, November 22, 2008

Messages: 6311

Language: Esperanto

dobri (User's profile) June 28, 2015, 7:56:50 PM

Kuvo, ĉar ĝi estadas pli granda.

Kamelo aŭ kamelio?

huberte (User's profile) June 28, 2015, 8:04:22 PM

Kamelo ne povas eniri mian domon, mi do preferas kamelion.

Januaro aŭ Julio?

dobri (User's profile) June 28, 2015, 8:17:58 PM

Laŭ vetero mi pli ŝatas julion.

Laŭeble aŭ laŭkomande?

Vinisus (User's profile) June 28, 2015, 9:12:48 PM

Laŭeble, ĉar estas okazaĵoj, kiu postulas multon de mi.

Ĉu kvarangulo aŭ kvaranteno?

Vinisus (User's profile) June 29, 2015, 12:38:29 PM

Abelo, ĉar ĝi laboras favore al la patrina naturo.

Ĉu kruda aŭ kruta?

dobri (User's profile) June 29, 2015, 5:25:18 PM

Kruta valo ne gravas por mi, sed kruda manĝaĵo ne bongustas.

Kunkuri aŭ kunkudri?

Vinisus (User's profile) June 29, 2015, 5:39:58 PM

Kunkuri, sed nur por plezuro, ne por gajni premion.

Ĉu kapitalo aŭ kapitano?

huberte (User's profile) June 29, 2015, 6:31:09 PM

Neniu kapitanon mi konas; Kapitalon mi ŝatus havi.

stelulo aŭ ŝtelisto?

dobri (User's profile) June 29, 2015, 8:19:07 PM

Multaj homoj ŝatus esti steluloj. Mi emas esti sukcesa ŝtelisto.

Mondcivitano aŭ mondĉampiono?

Vinisus (User's profile) June 29, 2015, 8:52:41 PM

Mondcivitano, cetere ĉiu esperantisto iel estas mondcivitano.

Ĉu preteksto aŭ pretendo?

Back to the top