Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2009-majo-20 00:35:12

Ĉi tie ne eblas pluva tago, ĉar ĉiam frostas. Tamen, la suno preskaŭ ne plu malaperas en tiu alproksimiĝa solstico somera.

Koto aŭ akvo?

dobri (Montri la profilon) 2009-majo-20 13:53:26

Pura akvo estas ĉiam pli bona ol koto. Koto havas avantaĝon, ke ĝi estas nerompebla. Tamen mi pli ŝatas akvon.

Lenso aŭ lento?

annadahlqvist (Montri la profilon) 2009-majo-20 14:26:54

Lento! mi ŝategas ĝin, bongusta kaj malmultekosta. Lensoj estas multekosta kaj iom timidis min havi aĵojn en miaj okulojn.

franca lingvo aŭ germana lingvo?

hiyayaywhopee (Montri la profilon) 2009-majo-21 05:27:34

La franca. Mi supozas, ke mi povus uzi ĝin pli ofte se mi lernus ĝin.

Pompei aŭ Pripjat?

dobri (Montri la profilon) 2009-majo-21 18:38:32

Pompei estis detruita per vulkana erupcio, sed rivero Pripjat estis poluita per radioaktiva polvo post eksplodo de Ĉernobil. Mi pli preferas naturan katastrofon ol artefaritan, tial mi elektas Pompei.

Puto aŭ putoro?

Rogir (Montri la profilon) 2009-majo-21 19:37:51

Puto estas danĝera (eblas enfali), mi elektas putoron.

Sunsubiro aŭ sunleviĝo?

dobri (Montri la profilon) 2009-majo-22 19:16:05

Rogir:Puto estas danĝera (eblas enfali), mi elektas putoron.

Sunsubiro aŭ sunleviĝo?
Ĉu por vi ne gravas, ke la putoro fiodoras?
Sunleviĝo, ĉar tiam la tago ĵus komenciĝas.

Suko aŭ sulko?

Rogir (Montri la profilon) 2009-junio-02 12:45:13

Rosmareno odoras ege pli bone ol rosmaro, tion mi elektas.

Junio aŭ julio?

Cimerman (Montri la profilon) 2009-junio-02 13:05:27

Mi preferas junion, ĉar restas unu monato pli por la somero.

Jarmilo aŭ miljaro?

dobri (Montri la profilon) 2009-junio-02 15:22:45

Mi loĝas en 21-a jarcento, tio estas 3-a jarmilo. Laŭ nia gregoria kalendaro miljaro (1000) estas delonge for. Tial mi elektas jarmilon.

Jaro aŭ joro?

Reen al la supro