본문으로

닫힘
글 500개 까지.

A aŭ B? Elektu!

글쓴이: Kokcineleto, 2008년 11월 22일

글: 6311

언어: Esperanto

Filu (프로필 보기) 2009년 5월 20일 오전 12:35:12

Ĉi tie ne eblas pluva tago, ĉar ĉiam frostas. Tamen, la suno preskaŭ ne plu malaperas en tiu alproksimiĝa solstico somera.

Koto aŭ akvo?

dobri (프로필 보기) 2009년 5월 20일 오후 1:53:26

Pura akvo estas ĉiam pli bona ol koto. Koto havas avantaĝon, ke ĝi estas nerompebla. Tamen mi pli ŝatas akvon.

Lenso aŭ lento?

annadahlqvist (프로필 보기) 2009년 5월 20일 오후 2:26:54

Lento! mi ŝategas ĝin, bongusta kaj malmultekosta. Lensoj estas multekosta kaj iom timidis min havi aĵojn en miaj okulojn.

franca lingvo aŭ germana lingvo?

hiyayaywhopee (프로필 보기) 2009년 5월 21일 오전 5:27:34

La franca. Mi supozas, ke mi povus uzi ĝin pli ofte se mi lernus ĝin.

Pompei aŭ Pripjat?

dobri (프로필 보기) 2009년 5월 21일 오후 6:38:32

Pompei estis detruita per vulkana erupcio, sed rivero Pripjat estis poluita per radioaktiva polvo post eksplodo de Ĉernobil. Mi pli preferas naturan katastrofon ol artefaritan, tial mi elektas Pompei.

Puto aŭ putoro?

Rogir (프로필 보기) 2009년 5월 21일 오후 7:37:51

Puto estas danĝera (eblas enfali), mi elektas putoron.

Sunsubiro aŭ sunleviĝo?

dobri (프로필 보기) 2009년 5월 22일 오후 7:16:05

Rogir:Puto estas danĝera (eblas enfali), mi elektas putoron.

Sunsubiro aŭ sunleviĝo?
Ĉu por vi ne gravas, ke la putoro fiodoras?
Sunleviĝo, ĉar tiam la tago ĵus komenciĝas.

Suko aŭ sulko?

Rogir (프로필 보기) 2009년 6월 2일 오후 12:45:13

Rosmareno odoras ege pli bone ol rosmaro, tion mi elektas.

Junio aŭ julio?

Cimerman (프로필 보기) 2009년 6월 2일 오후 1:05:27

Mi preferas junion, ĉar restas unu monato pli por la somero.

Jarmilo aŭ miljaro?

dobri (프로필 보기) 2009년 6월 2일 오후 3:22:45

Mi loĝas en 21-a jarcento, tio estas 3-a jarmilo. Laŭ nia gregoria kalendaro miljaro (1000) estas delonge for. Tial mi elektas jarmilon.

Jaro aŭ joro?

다시 위로