Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-30 12:23:08

Mi elektas minoran rilate al muziko.

Ĉu sentenca aŭ sentima?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-30 19:54:28

white knight:
Vinisus:Mi elektas minoran rilate al muziko.

Ĉu sentenca aŭ sentima?
Mi elektas "sentima" ĉar "sentenca" ne ekzistas en PIV. Ekzistas nur "sentenco".

gardi aŭ gurdi?
En Esperanto oni povas aliformigi vortojn en substantivojn verbojn adverbojn adjektivojn ktp... ekz-e li eldiris sian sentencan esprimon.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-30 19:57:50

Mi preferas gardi.

Ĉu suvereno aŭ suspiro?

petitka (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-03 16:50:31

Se vi estas certa en via animo, tiel suvereno.

Legi aŭ ligi?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-03 17:24:35

Legi estas magia vojo, kiu kondukas al la dezirata celo.

Ĉu recenzo aŭ recepto?

dobri (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-03 19:14:23

Recepto por bona manĝaĵo estas pli konvena ol kritiko de iu libro.

Sigelo aŭ siglo?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-03 20:33:52

Sigelo, ĉar siglo ne ĉiam esprimas la veran enhavon.

Ĉu sumo aŭ suno?

dobri (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-03 20:42:17

Granda sumo da mono estas kompreneble bonvena, tamen la suno estas pli grava por ni.

Hordeo aŭ hordeolo?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-03 23:06:47

Hordeo kompreneble, hordeolo estas terura por la okuloj.

Ĉu datreveno aŭ datumo?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-04 14:04:35

Mi preferas aŭdi la birdojn kveri dum la amindumo.

Ĉu incenso aŭ incito?

Reen al la supro