Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

Vinisus (Å vise profilen) 2015 7 30 12:23:08

Mi elektas minoran rilate al muziko.

Ĉu sentenca aŭ sentima?

Vinisus (Å vise profilen) 2015 7 30 19:54:28

white knight:
Vinisus:Mi elektas minoran rilate al muziko.

Ĉu sentenca aŭ sentima?
Mi elektas "sentima" ĉar "sentenca" ne ekzistas en PIV. Ekzistas nur "sentenco".

gardi aŭ gurdi?
En Esperanto oni povas aliformigi vortojn en substantivojn verbojn adverbojn adjektivojn ktp... ekz-e li eldiris sian sentencan esprimon.

Vinisus (Å vise profilen) 2015 7 30 19:57:50

Mi preferas gardi.

Ĉu suvereno aŭ suspiro?

petitka (Å vise profilen) 2015 8 3 16:50:31

Se vi estas certa en via animo, tiel suvereno.

Legi aŭ ligi?

Vinisus (Å vise profilen) 2015 8 3 17:24:35

Legi estas magia vojo, kiu kondukas al la dezirata celo.

Ĉu recenzo aŭ recepto?

dobri (Å vise profilen) 2015 8 3 19:14:23

Recepto por bona manĝaĵo estas pli konvena ol kritiko de iu libro.

Sigelo aŭ siglo?

Vinisus (Å vise profilen) 2015 8 3 20:33:52

Sigelo, ĉar siglo ne ĉiam esprimas la veran enhavon.

Ĉu sumo aŭ suno?

dobri (Å vise profilen) 2015 8 3 20:42:17

Granda sumo da mono estas kompreneble bonvena, tamen la suno estas pli grava por ni.

Hordeo aŭ hordeolo?

Vinisus (Å vise profilen) 2015 8 3 23:06:47

Hordeo kompreneble, hordeolo estas terura por la okuloj.

Ĉu datreveno aŭ datumo?

Vinisus (Å vise profilen) 2015 8 4 14:04:35

Mi preferas aŭdi la birdojn kveri dum la amindumo.

Ĉu incenso aŭ incito?

Tibake til toppen