Al contingut

Tancat
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 de novembre de 2008

Missatges: 6311

Llengua: Esperanto

dobri (Mostra el perfil) 19 d’agost de 2015 5.23.15

Ŝpuro estas grava termino por fervojo.

Insulo aŭ insulino?

gordonflanagan (Mostra el perfil) 19 d’agost de 2015 8.52.15

Mil elektas "kriso". Mi estis ĥemio-instruisto antaŭ multaj jaroj kaj mi uzis krisojn en miaj lecionoj.

anekdoto aŭ anemono ?

gordonflanagan (Mostra el perfil) 19 d’agost de 2015 10.01.10

white knight:
gordonflanagan:Mil elektas "kriso". Mi estis ĥemio-instruisto antaŭ multaj jaroj kaj mi uzis krisojn en miaj lecionoj.

anekdoto aŭ anemono ?
Certe ekzistas interesaj anekdotoj, sed mi elektas la floron.

kvanto aŭ kvantumo?

(Cetere mi ne celis "krisolo" sed "kris/o. Malaja ponardo kun zigzagforma klingo." (PIV) ridulo.gif
Certe mi uzis krisolojn en miaj lecionoj, ne krisojn - pardonu !!

Kvantumo estas tre grava kvanto en fiziko.

mallarĝa aŭ mallonga ?

dobri (Mostra el perfil) 19 d’agost de 2015 18.56.12

Prefere mallarĝa vojo, ĉar mallonga vojo ne valoras por promenado.

Polo aŭ poluso?

Rajzino (Mostra el perfil) 24 d’agost de 2015 3.45.07

Mi konas neniun polon persone, sed mi konas multajn polusojn tre bene! lango.gif Do, mi elektas poluso.

Demandosigno aŭ citilo?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 24 d’agost de 2015 7.41.07

Demandosigno laŭ mia opinio estas tre grava ol citilo?

lago aŭ rivero?

sproshua (Mostra el perfil) 24 d’agost de 2015 13.01.10

rivero per floso alportos min de ĉi tie al tie.

ĉu edzeco aŭ sendependeco?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 24 d’agost de 2015 16.42.11

Laŭ mia opinio "edzeco", ĉar mi havas bonan edzinon.

Ĉu tago aŭ lago?

huberte (Mostra el perfil) 24 d’agost de 2015 17.01.34

Mi elektas bonan tagon ĉe bela lago!

Konsenti aŭ malcedi?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 24 d’agost de 2015 17.21.34

Mi ĉiam ĝojas, kiam mi povas konsenti.

tablo aŭ fablo?

Tornar a dalt