Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

dobri (Vise profilen) 19. aug. 2015 05.23.15

Ŝpuro estas grava termino por fervojo.

Insulo aŭ insulino?

gordonflanagan (Vise profilen) 19. aug. 2015 08.52.15

Mil elektas "kriso". Mi estis ĥemio-instruisto antaŭ multaj jaroj kaj mi uzis krisojn en miaj lecionoj.

anekdoto aŭ anemono ?

gordonflanagan (Vise profilen) 19. aug. 2015 10.01.10

white knight:
gordonflanagan:Mil elektas "kriso". Mi estis ĥemio-instruisto antaŭ multaj jaroj kaj mi uzis krisojn en miaj lecionoj.

anekdoto aŭ anemono ?
Certe ekzistas interesaj anekdotoj, sed mi elektas la floron.

kvanto aŭ kvantumo?

(Cetere mi ne celis "krisolo" sed "kris/o. Malaja ponardo kun zigzagforma klingo." (PIV) ridulo.gif
Certe mi uzis krisolojn en miaj lecionoj, ne krisojn - pardonu !!

Kvantumo estas tre grava kvanto en fiziko.

mallarĝa aŭ mallonga ?

dobri (Vise profilen) 19. aug. 2015 18.56.12

Prefere mallarĝa vojo, ĉar mallonga vojo ne valoras por promenado.

Polo aŭ poluso?

Rajzino (Vise profilen) 24. aug. 2015 03.45.07

Mi konas neniun polon persone, sed mi konas multajn polusojn tre bene! lango.gif Do, mi elektas poluso.

Demandosigno aŭ citilo?

ratkaptisto (Vise profilen) 24. aug. 2015 07.41.07

Demandosigno laŭ mia opinio estas tre grava ol citilo?

lago aŭ rivero?

sproshua (Vise profilen) 24. aug. 2015 13.01.10

rivero per floso alportos min de ĉi tie al tie.

ĉu edzeco aŭ sendependeco?

ratkaptisto (Vise profilen) 24. aug. 2015 16.42.11

Laŭ mia opinio "edzeco", ĉar mi havas bonan edzinon.

Ĉu tago aŭ lago?

huberte (Vise profilen) 24. aug. 2015 17.01.34

Mi elektas bonan tagon ĉe bela lago!

Konsenti aŭ malcedi?

ratkaptisto (Vise profilen) 24. aug. 2015 17.21.34

Mi ĉiam ĝojas, kiam mi povas konsenti.

tablo aŭ fablo?

Tilbage til start