Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

dari Kokcineleto, 22 November 2008

Pesan: 6311

Bahasa: Esperanto

Vinisus (Tunjukkan profil) 28 Oktober 2015 21.12.59

Sekure kaj rapide estus preferinde.

Ĉu trejni aŭ treni?

dobri (Tunjukkan profil) 30 Oktober 2015 07.46.19

Pli facile estas trejni ol treni.

Volviĝi aŭ volbiĝi?

Vinisus (Tunjukkan profil) 30 Oktober 2015 10.44.24

Mi persone preferas disvolviĝon.

Ĉu preteksto aŭ pretendo?

dobri (Tunjukkan profil) 30 Oktober 2015 15.26.14

Se mi havas pretendon je io, tio estas bona preteksto por ricevi tion.

Fileo aŭ filio?

Vinisus (Tunjukkan profil) 30 Oktober 2015 17.34.56

Filio, ĉar por ke oni havigu al si fileon nepre necesas ke iu mortos.

Ĉu logi aŭ logo?

Серёга (Tunjukkan profil) 30 Oktober 2015 18.47.51

Ofte procezo estadas interesa sed rezulto timigas.

Ĉu dupunkto aŭ tripunkto?

dobri (Tunjukkan profil) 30 Oktober 2015 18.54.09

Tripunkton mi ne uzas, sed dupunkton ofte.

Ostaĝo aŭ postaĵo?

Vinisus (Tunjukkan profil) 1 November 2015 19.21.13

Mi preferas nek unu nek la duan.

Ĉu neto aŭ nepino?

dobri (Tunjukkan profil) 2 November 2015 16.13.18

Mi ŝategas mian nepinon.

Pacigi aŭ pecigi?

Серёга (Tunjukkan profil) 2 November 2015 16.37.01

Pecigu kaj dominu, tamen pacigu kaj beata estu (sed nur por sekva reĝado de Reĝo) - elektu pli bonan. ridulo.gif

Ĉu rui aŭ lui?

Kembali ke atas