Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

by Kokcineleto, November 22, 2008

Messages: 6311

Language: Esperanto

Vinisus (User's profile) November 18, 2015, 12:04:22 PM

Inkubo, ĉar inkudo kelfoje kauzas grandan bruon en la oreloj.

Ĉu moduli aŭ modulo?

dobri (User's profile) November 18, 2015, 1:26:50 PM

Se mi havus modulon, tiam ne plu necesus moduli ion.

Jako aŭ ĵako?

Vinisus (User's profile) November 18, 2015, 7:41:05 PM

Estas preskaŭ la sama afero t.e. vestaĵoj, sed la dua ankaŭ povaas esti metala kava cilindreta ŝtopilingo.

Ĉu skvaro aŭ skaŝo?

Vinisus (User's profile) November 19, 2015, 12:35:36 PM

Ambrozio por akiri senmortan vivon.

Ĉu nenia aŭ nenial?

petitka (User's profile) November 21, 2015, 6:42:27 AM

Nenial nenio okazas.

Ĉu umbiliko aŭ kritiko?

Vinisus (User's profile) November 21, 2015, 12:02:31 PM

umbiliko, ĉar per ĝi ĉiu el ni estis ligitaj al niaj amataj patrinoj dum naŭ monatoj.

Ĉu replenigi aŭ replandumi?

dobri (User's profile) November 21, 2015, 3:28:00 PM

Replenigi botelon estas certe pli facile.

Resono aŭ rezono?

Vinisus (User's profile) November 21, 2015, 3:33:24 PM

Rezono, ĉar ni estas pensulaj estaĵoj.

Ĉu reglui aŭ reguli?

dobri (User's profile) November 21, 2015, 3:39:09 PM

Mi ne ŝatas reguladon, tial reglui.

Kompleksa aŭ kompleta?

Vinisus (User's profile) November 21, 2015, 4:42:52 PM

Kompleta, ĉar kompleksa kekfoje estas nekomprenebla afero.

Ĉu evidenta aŭ evitema?

Back to the top