Tästä sisältöön

Suljettu
Max. 500 viestiä.

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto :lta, 22. marraskuuta 2008

Viestejä: 6311

Kieli: Esperanto

dobri (Näytä profiilli) 25. marraskuuta 2015 6.52.57

Pistilo kiel parto de floro.

Ĉamo aŭ ĉano?

Vinisus (Näytä profiilli) 25. marraskuuta 2015 11.18.45

Ĉamo, sed vivanta sur la montaro ne kiel ganto vestante manon de iu ajn.

Ĉu plekta aŭ plenaĝa?

petitka (Näytä profiilli) 27. marraskuuta 2015 7.52.23

Plektadon ŝatas mi, agrabla trankvila hejma laborado.

Ĉu klini aŭ mini?

Vinisus (Näytä profiilli) 27. marraskuuta 2015 11.12.20

Minio por eviti korodon.

Ĉu stablo aŭ stabo?

dobri (Näytä profiilli) 28. marraskuuta 2015 6.18.14

Mia stablo troviĝas antaŭ mia komputilo. Stabon mi tute ne bezonas.

Kapono aŭ kapoto?

Vinisus (Näytä profiilli) 28. marraskuuta 2015 11.52.09

Kapoto por protekti, ĉar laŭ mi kapono estas krueloĵo kontraŭ la aliaj bestoj.

Ĉu katodo aŭ anodo?

dobri (Näytä profiilli) 28. marraskuuta 2015 13.31.41

Katodo, ĉar la vorto estas pli longa.

Ravi aŭ savi?

Vinisus (Näytä profiilli) 28. marraskuuta 2015 15.31.00

Savi estas ama faro, kiu pacigas nian menson kaj koron.

Ĉu konverti aŭ konvinki?

dobri (Näytä profiilli) 10. joulukuuta 2015 14.57.23

Konvinki, se temas pri bona afero.

Enbusiĝi aŭ enbuŝiĝi?

Vinisus (Näytä profiilli) 10. joulukuuta 2015 15.39.55

Se temas pri vojaĝo enbusiĝu kaj bonan turismadon.

Ĉu magazeno aŭ magazino?

Takaisin ylös