Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2015-decembro-16 14:00:10

Mi ŝatas okupi sin per utila laboro.

Fusto aŭ futo?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-decembro-17 11:41:10

Futo, sed arkaika mezurilo.

Ĉu matenmanĝo aŭ matenruĝo?

dobri (Montri la profilon) 2015-decembro-18 14:28:58

Mi ŝatas manĝi, tial matenmanĝo.

Fuko aŭ fulgo?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-decembro-18 15:39:21

fuko enhavas utilecon.

Ĉu koktelo aŭ kokono?

dobri (Montri la profilon) 2015-decembro-19 07:37:17

Ambaŭ estas utilaj, tamen koktelo estas ankaŭ bongusta.

Ĉirkaŭmanĝi aŭ ĉirkaŭmordi?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-decembro-19 12:51:41

Kiam la kaĉo estas ege varma oni ĉirkaŭmanĝas ĝin.

Ĉu tonsilo aŭ tranĉilo?

dobri (Montri la profilon) 2015-decembro-19 14:51:49

Tranĉilon mi uzas ofte. Tonsilon mi ankaŭ havas, tamen mi ne scias, kie precize.

Turno aŭ turniro?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-decembro-19 15:23:47

turniro ĉefe ŝaka.

Ĉu nekontenta aŭ nekonstanta?

dobri (Montri la profilon) 2015-decembro-20 06:17:38

Prefere nekonstanta ol nekontenta.

Postiri aŭ postveni?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-decembro-20 14:17:09

postveni por ke oni estu preta.

Ĉu riglilo aŭ riglilparo?

Reen al la supro