Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2015-decembro-20 18:19:13

Por mi sufiĉus simpla riglilo.

Rubo aŭ rublo?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-decembro-20 19:06:59

Rublo estas valuto de la Belega Rusio.

Ĉu reprodukti aŭ reprezenti?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-decembro-22 16:29:23

Molekulo, ĉar ĝi konservas la ecojn de la tuto nedisigebla.

Ĉu misio aŭ misilo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2015-decembro-24 08:10:50

Mia elekto estas "misioj", ĉar tiu estas grava por multaj homoj en la mondo.

sono aŭ mono?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-decembro-24 12:32:51

Mono estas portempa povo gravega por ĉiu el ni dum vivo.

Ĉu provizi aŭ provizora?

dobri (Montri la profilon) 2015-decembro-24 13:03:25

Por bona funkciado de la familio necesas provizi ĝin per ĉio bezonata.

Ĉanti aŭ ĉantaĝi?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-decembro-24 14:45:02

Gregoria ĉanto, por kelkaj estas teda, sed por mi tute ne. Laŭ mi ĉantaĝo estas abomeninda krimo.

Ĉu admiri aŭ admiralo?

dobri (Montri la profilon) 2015-decembro-24 15:54:25

Mi admirus belan virinon, sed ne la admiralon.

Promeni aŭ promesi?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-decembro-24 19:56:21

Promeni, ĉar promesi estas facila faro, sed kelkfoje penega plenumado.

Ĉu ternukso aŭ terpomo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2015-decembro-25 11:11:30

Mi elektas "terpomo", ĉar mi plantas terpomojn en mia ĝardeno.

ridi aŭ vidi?

Reen al la supro