Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

A aŭ B? Elektu!

kelle poolt Kokcineleto, 22. november 2008

Postitused: 6311

Keel: Esperanto

dobri (Näita profiili) 20. detsember 2015 18:19.13

Por mi sufiĉus simpla riglilo.

Rubo aŭ rublo?

Vinisus (Näita profiili) 20. detsember 2015 19:06.59

Rublo estas valuto de la Belega Rusio.

Ĉu reprodukti aŭ reprezenti?

Vinisus (Näita profiili) 22. detsember 2015 16:29.23

Molekulo, ĉar ĝi konservas la ecojn de la tuto nedisigebla.

Ĉu misio aŭ misilo?

ratkaptisto (Näita profiili) 24. detsember 2015 8:10.50

Mia elekto estas "misioj", ĉar tiu estas grava por multaj homoj en la mondo.

sono aŭ mono?

Vinisus (Näita profiili) 24. detsember 2015 12:32.51

Mono estas portempa povo gravega por ĉiu el ni dum vivo.

Ĉu provizi aŭ provizora?

dobri (Näita profiili) 24. detsember 2015 13:03.25

Por bona funkciado de la familio necesas provizi ĝin per ĉio bezonata.

Ĉanti aŭ ĉantaĝi?

Vinisus (Näita profiili) 24. detsember 2015 14:45.02

Gregoria ĉanto, por kelkaj estas teda, sed por mi tute ne. Laŭ mi ĉantaĝo estas abomeninda krimo.

Ĉu admiri aŭ admiralo?

dobri (Näita profiili) 24. detsember 2015 15:54.25

Mi admirus belan virinon, sed ne la admiralon.

Promeni aŭ promesi?

Vinisus (Näita profiili) 24. detsember 2015 19:56.21

Promeni, ĉar promesi estas facila faro, sed kelkfoje penega plenumado.

Ĉu ternukso aŭ terpomo?

ratkaptisto (Näita profiili) 25. detsember 2015 11:11.30

Mi elektas "terpomo", ĉar mi plantas terpomojn en mia ĝardeno.

ridi aŭ vidi?

Tagasi üles