Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Rogir (Montri la profilon) 2009-julio-05 00:41:32

Retpoŝti, ĉar ĝi estas ege pli rapide.

Koko aŭ virino?

dobri (Montri la profilon) 2009-julio-05 19:10:23

Dependas pri tio, por kio vi bezonas ilin. Ekzemple por amorado mi preferas virinon.

Virino aŭ virgulino?

Mielo (Montri la profilon) 2009-julio-08 13:41:34

dobri:Dependas pri tio, por kio vi bezonas ilin. Ekzemple por amorado mi preferas virinon.

Virino aŭ virgulino?
Ĉu la virino ne povas esti ankaŭ virgulino ? Do, mi pensas, ke ĉiuj virgulinoj estas virinoj sed ne ĉiuj virinoj estas virgulinoj. Mia respondo estu: virino ridulo.gif

Ĉu abundforma aŭ maldika ?

dobri (Montri la profilon) 2009-julio-08 17:01:21

Ĉar mi mem estas abundforma, tial mi preferus esti maldika.

Defii aŭ defili?

horsto (Montri la profilon) 2009-julio-09 11:24:13

white knight:
solvi krucvortenigmojn aŭ okupiĝi pri Esperanto?
Ĉu do tiuj okupoj estas samvaloraj por vi? Mi pensas, ke estas klare kion mi elektas.

Kiu gajnos la nunan Tour de France? Ĉu la maljuna sepfoja venkinto Lance Armstrong, kiu dum tri jaroj ĉesis profesie bicikli, aŭ la pli juna kaj eble pli forta teamano Alberto Contador?

dobri (Montri la profilon) 2009-julio-20 17:28:11

Nuntempe ŝajnas klare, ke venkos Contador. Sed ni ekvidos.

Lanco aŭ lanĉo?

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-julio-21 01:33:33

dobri:Nuntempe ŝajnas klare, ke venkos Contador. Sed ni ekvidos.

Lanco aŭ lanĉo?
Ambaŭ, kompreneble oni povas lanĉi lancon lango.gif

Ĉu Hispanio aŭ Francio?

darkweasel (Montri la profilon) 2009-julio-21 07:37:33

Neniu el ambaŭ, mi preferas Hispanujon.

Ĉu lernu! tujmesaĝilo aŭ IRC?

jchthys (Montri la profilon) 2009-julio-21 16:10:57

darkweasel:Neniu el ambaŭ, mi preferas Hispanujon.

Ĉu lernu! tujmesaĝilo aŭ IRC?
La lernu!—la uloj ĉe IRC, se ili eĉ ĉeestas, estas tro malprudaj pri la elekto de vortoj.

Ĉu ci (unu “vi”) aŭ gi (“li/ŝi/ĝi”)?

vincas (Montri la profilon) 2009-julio-24 10:30:08

Se mi bone konas homon mi diras al tia ulo - ci.

ŝakoj aŭ damludo

Reen al la supro