Späť na obsah

Uzamknuté
Max. 500 správ.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22. novembra 2008

Príspevky: 6311

Jazyk: Esperanto

Rogir (Zobraziť profil) 5. júla 2009 0:41:32

Retpoŝti, ĉar ĝi estas ege pli rapide.

Koko aŭ virino?

dobri (Zobraziť profil) 5. júla 2009 19:10:23

Dependas pri tio, por kio vi bezonas ilin. Ekzemple por amorado mi preferas virinon.

Virino aŭ virgulino?

Mielo (Zobraziť profil) 8. júla 2009 13:41:34

dobri:Dependas pri tio, por kio vi bezonas ilin. Ekzemple por amorado mi preferas virinon.

Virino aŭ virgulino?
Ĉu la virino ne povas esti ankaŭ virgulino ? Do, mi pensas, ke ĉiuj virgulinoj estas virinoj sed ne ĉiuj virinoj estas virgulinoj. Mia respondo estu: virino ridulo.gif

Ĉu abundforma aŭ maldika ?

dobri (Zobraziť profil) 8. júla 2009 17:01:21

Ĉar mi mem estas abundforma, tial mi preferus esti maldika.

Defii aŭ defili?

horsto (Zobraziť profil) 9. júla 2009 11:24:13

white knight:
solvi krucvortenigmojn aŭ okupiĝi pri Esperanto?
Ĉu do tiuj okupoj estas samvaloraj por vi? Mi pensas, ke estas klare kion mi elektas.

Kiu gajnos la nunan Tour de France? Ĉu la maljuna sepfoja venkinto Lance Armstrong, kiu dum tri jaroj ĉesis profesie bicikli, aŭ la pli juna kaj eble pli forta teamano Alberto Contador?

dobri (Zobraziť profil) 20. júla 2009 17:28:11

Nuntempe ŝajnas klare, ke venkos Contador. Sed ni ekvidos.

Lanco aŭ lanĉo?

Vilinilo (Zobraziť profil) 21. júla 2009 1:33:33

dobri:Nuntempe ŝajnas klare, ke venkos Contador. Sed ni ekvidos.

Lanco aŭ lanĉo?
Ambaŭ, kompreneble oni povas lanĉi lancon lango.gif

Ĉu Hispanio aŭ Francio?

darkweasel (Zobraziť profil) 21. júla 2009 7:37:33

Neniu el ambaŭ, mi preferas Hispanujon.

Ĉu lernu! tujmesaĝilo aŭ IRC?

jchthys (Zobraziť profil) 21. júla 2009 16:10:57

darkweasel:Neniu el ambaŭ, mi preferas Hispanujon.

Ĉu lernu! tujmesaĝilo aŭ IRC?
La lernu!—la uloj ĉe IRC, se ili eĉ ĉeestas, estas tro malprudaj pri la elekto de vortoj.

Ĉu ci (unu “vi”) aŭ gi (“li/ŝi/ĝi”)?

vincas (Zobraziť profil) 24. júla 2009 10:30:08

Se mi bone konas homon mi diras al tia ulo - ci.

ŝakoj aŭ damludo

Nahor