Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

dobri (Å vise profilen) 2016 2 11 07:34:37

Mi ne kredas je providenco, provinco estas pli reala.

Protezo aŭ protozo?

Vinisus (Å vise profilen) 2016 2 11 12:41:17

protozo, ĉar ili ne mortas per natura morto, ili simple duoniĝas.

Ĉu kuraĝo aŭ kurado?

dobri (Å vise profilen) 2016 2 11 15:35:29

Mi ĉiam admiras kuraĝajn homojn.

Gaso aŭ giso?

Vinisus (Å vise profilen) 2016 2 11 19:39:08

Giso, kelkfoje oni uzas gason en gisejo.

Ĉu genuo aŭ genuosto?

dobri (Å vise profilen) 2016 2 12 15:30:35

Mi preferas tutan genuon.

Prepozicio aŭ propozicio?

Vinisus (Å vise profilen) 2016 2 12 16:26:07

Propozicio, ĉar temas pri la tuta frazo.

Ĉu kruco aŭ kruĉo?

dobri (Å vise profilen) 2016 2 12 19:05:25

Kruĉo plena de biero.

Membrano aŭ membraro?

Vinisus (Å vise profilen) 2016 2 12 20:54:15

Esperantista membraro.

Ĉu senokupa aŭ senpartia?

dobri (Å vise profilen) 2016 2 13 07:10:00

Mi estas feliĉa, ĉar mi estas senpartia.

Storo aŭ stovo?

Vinisus (Å vise profilen) 2016 2 13 11:08:19

Storo =memorilo terura neologismo.

Ĉu kapableco aŭ kapacito?

Tibake til toppen