目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto,2008年11月22日の

メッセージ: 6311

言語: Esperanto

Filu (プロフィールを表示) 2008年11月26日 17:13:15

Neniam en mian bieron, sed dankon pro l' atento.

Gardhundo aŭ gardmefito?

Kokcineleto (プロフィールを表示) 2008年11月26日 17:13:46

Sen cukero, kun mielo. lango.gif

69 aŭ 96? okulumo.gif

Sebasities (プロフィールを表示) 2008年11月26日 18:16:58

96 ! Tiu estas la jaro, kiam mia edzino kaj mi unue renkontiĝis ! Hehe ! rideto.gif

Luno aŭ stelo ?

jan aleksan (プロフィールを表示) 2008年11月26日 18:19:02

Kokcineleto:Sen cukero, kun mielo. lango.gif

69 aŭ 96? okulumo.gif
Rhooo... ... ... 96 ĉar pli proksimas mian naskiĝjaron...

arkto aŭ antarkto?

Filu (プロフィールを表示) 2008年11月26日 18:53:15

Gardhundo aŭ gardmefito?
Gardmefito, pli timiga.
Luno aŭ stelo ?
Luno, ĉar mia amiko Piero, pantomimisto kortuŝa, ŝategas ĝin.
arkto aŭ antarkto?
Arkto, ĉar en ĝi staras mi.

---

Nubo da vespoj aŭ bano kun piranjoj?

Kokcineleto (プロフィールを表示) 2008年11月26日 19:29:10

Kia plaĉa elekto por estonta biologisto! okulumo.gif Mi eĉ ne scias... Nu, mi elektas piranjojn, ĉar nubo de vespoj estas tro reala. Kaj piranjoj sendube estas pli simpatiaj. lango.gif

Respondi "Ne" aŭ "Eble"?

Filu (プロフィールを表示) 2008年11月26日 19:47:02

En necerteco mia dunganto ĉiam respondas per laŭta "Ne!"

Freneze aŭ trankvile?

jan aleksan (プロフィールを表示) 2008年11月26日 19:52:27

Filu:En necerteco mia dunganto ĉiam respondas per laŭta "Ne!"

Freneze aŭ trankvile?
hmm... mi pensas ke vi estas freneza. lango.gif

senkulpa.gifshoko.gif

Rogir (プロフィールを表示) 2008年11月26日 21:05:52

senkulpa.gif ĉar la alia ne estas sane por oniaj okuloj.

Surda aŭ blinda?

Filu (プロフィールを表示) 2008年11月26日 21:46:57

Blinda, multkiale blinda:
- bela muziko pli belas ol la blua ĉielo;
- ankoraŭ kaj eĉ pli ol antaŭe eblus aŭdi kion aliaj miadorse pridiraĉas pri mi;
- ktp. lango.gif

Hari Potero aŭ Odiseo?

先頭にもどる