Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6620

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-26 15:21:27

Eŭro, ĉar ĝi estas pli ekzotika por la amerikano, kiu mi estas.

Ĉielarko aŭ Lakta Vojo?

Rogir (Montri la profilon) 2008-novembro-26 16:43:08

Okcidento, ĉar oriente situas Nederlando.
Mi pensis ke Nederlando situas okcidente de Germanujo, aŭ ĉu vi loĝas en Anglujo?

Laktovojo, ĉar tie ni ĉiuj loĝas, kaj loĝos dum la venontaj miljaroj!

Kun aŭ sen sukero?

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-26 17:13:15

Neniam en mian bieron, sed dankon pro l' atento.

Gardhundo aŭ gardmefito?

Kokcineleto (Montri la profilon) 2008-novembro-26 17:13:46

Sen cukero, kun mielo. lango.gif

69 aŭ 96? okulumo.gif

Sebasities (Montri la profilon) 2008-novembro-26 18:16:58

96 ! Tiu estas la jaro, kiam mia edzino kaj mi unue renkontiĝis ! Hehe ! rideto.gif

Luno aŭ stelo ?

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-novembro-26 18:19:02

Kokcineleto:Sen cukero, kun mielo. lango.gif

69 aŭ 96? okulumo.gif
Rhooo... ... ... 96 ĉar pli proksimas mian naskiĝjaron...

arkto aŭ antarkto?

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-26 18:53:15

Gardhundo aŭ gardmefito?
Gardmefito, pli timiga.
Luno aŭ stelo ?
Luno, ĉar mia amiko Piero, pantomimisto kortuŝa, ŝategas ĝin.
arkto aŭ antarkto?
Arkto, ĉar en ĝi staras mi.

---

Nubo da vespoj aŭ bano kun piranjoj?

Kokcineleto (Montri la profilon) 2008-novembro-26 19:29:10

Kia plaĉa elekto por estonta biologisto! okulumo.gif Mi eĉ ne scias... Nu, mi elektas piranjojn, ĉar nubo de vespoj estas tro reala. Kaj piranjoj sendube estas pli simpatiaj. lango.gif

Respondi "Ne" aŭ "Eble"?

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-26 19:47:02

En necerteco mia dunganto ĉiam respondas per laŭta "Ne!"

Freneze aŭ trankvile?

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-novembro-26 19:52:27

Filu:En necerteco mia dunganto ĉiam respondas per laŭta "Ne!"

Freneze aŭ trankvile?
hmm... mi pensas ke vi estas freneza. lango.gif

senkulpa.gifshoko.gif

Reen al la supro