Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2016-oktobro-02 21:11:40

Polo estas ludo por riĉulo, poluso estas tro malvarma.

Ĉu spite aŭ splito?

dobri (Montri la profilon) 2016-oktobro-03 14:33:54

Polo estas loĝanto de Pollando. Ludo por riĉuloj nomiĝas poloo.
Kvankam splito povas facile vundi min, tamen necesas elekti ĝin, ĉar la vorto "apite" ne troviĝas en miaj vortaroj.

Hordeo aŭ hordeolo?

Vinisus (Montri la profilon) 2016-oktobro-03 17:27:21

Oni faras el hordeo dieron. Mi tajpis erare, senkulpigu min.

Ĉu mezanto aŭ mezenkimo?

dobri (Montri la profilon) 2016-oktobro-04 14:55:42

Matematika termino "mezanto" estas pli komprenebla.

Preskribi aŭ proskribi?

Vinisus (Montri la profilon) 2016-oktobro-04 16:10:09

Preskribas medikamenton la kuracisto.

Ĉu sezamo aŭ sezelo?

dobri (Montri la profilon) 2016-oktobro-05 15:51:31

Sezamo, ĉar la planton "sezelo" mi ne konas.

Medalo aŭ medolo?

BoMin (Montri la profilon) 2016-oktobro-05 16:01:47

Medolo, ĉar estas malfacile vivi sen.

Ĉu solkultivado aŭ diverseco?

BoMin (Montri la profilon) 2016-oktobro-05 16:01:49

La mesaĝo estas kaŝita.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-oktobro-05 16:48:37

Preferinde estas diverseco, ĉar la naturo malamas egalecon.

Ĉu prototrofa aŭ protruda?

Серёга (Montri la profilon) 2016-oktobro-06 17:17:13

Mi ŝatas saĝajn vortojn simile prototrofa.

Ĉu por aŭ pro?

Reen al la supro