לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

של Kokcineleto, 22 בנובמבר 2008

הודעות: 6311

שפה: Esperanto

Vinisus (הצגת פרופיל) 2 באוקטובר 2016, 21:11:40

Polo estas ludo por riĉulo, poluso estas tro malvarma.

Ĉu spite aŭ splito?

dobri (הצגת פרופיל) 3 באוקטובר 2016, 14:33:54

Polo estas loĝanto de Pollando. Ludo por riĉuloj nomiĝas poloo.
Kvankam splito povas facile vundi min, tamen necesas elekti ĝin, ĉar la vorto "apite" ne troviĝas en miaj vortaroj.

Hordeo aŭ hordeolo?

Vinisus (הצגת פרופיל) 3 באוקטובר 2016, 17:27:21

Oni faras el hordeo dieron. Mi tajpis erare, senkulpigu min.

Ĉu mezanto aŭ mezenkimo?

dobri (הצגת פרופיל) 4 באוקטובר 2016, 14:55:42

Matematika termino "mezanto" estas pli komprenebla.

Preskribi aŭ proskribi?

Vinisus (הצגת פרופיל) 4 באוקטובר 2016, 16:10:09

Preskribas medikamenton la kuracisto.

Ĉu sezamo aŭ sezelo?

dobri (הצגת פרופיל) 5 באוקטובר 2016, 15:51:31

Sezamo, ĉar la planton "sezelo" mi ne konas.

Medalo aŭ medolo?

BoMin (הצגת פרופיל) 5 באוקטובר 2016, 16:01:47

Medolo, ĉar estas malfacile vivi sen.

Ĉu solkultivado aŭ diverseco?

BoMin (הצגת פרופיל) 5 באוקטובר 2016, 16:01:49

המסר הוסתר

Vinisus (הצגת פרופיל) 5 באוקטובר 2016, 16:48:37

Preferinde estas diverseco, ĉar la naturo malamas egalecon.

Ĉu prototrofa aŭ protruda?

Серёга (הצגת פרופיל) 6 באוקטובר 2016, 17:17:13

Mi ŝatas saĝajn vortojn simile prototrofa.

Ĉu por aŭ pro?

לראש הדף