Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Rogir (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-10 21:25:18

Zumi ĝenas min, sed zomi estas utila.

Faranta aŭ farata?

dobri (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-12 20:00:19

Mi preferas esti aktiva, tial faranta.

Ferio aŭ furio?

Rogir (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-12 21:03:15

Furio nur detruas, ferio donas novan energion al ni!

Muziko aŭ amiko?

jchthys (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-12 21:08:35

Rogir:Furio nur detruas, ferio donas novan energion al ni!

Muziko aŭ amiko?
Amikon, ne muzikon sole, ĉar iu amiko ludas la fluton.

Metamorfozi aŭ transformi?

oksigeno (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-13 12:45:16

Transformi - transgenaĵoj estas danĝeraj por la sano kaj la medio.

Strando aŭ kampo?

Sebasities (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-13 22:36:48

Strando. Kiam mi ne estas proksime de akvo, mi ĉiam rapide enuas.

Ĉu sablo aŭ ŝtonegoj ?

Rogir (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-13 23:31:26

Sablo, ĉar ŝtonegoj dolorigas mian dorson.

Nokto aŭ mateno?

dobri (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-14 18:49:59

Post laciga laboro konvenas lito, tamen mi elektas matenon. Tiam ĉio komenciĝas.

Pruno aŭ prujno?

vincas (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-15 17:27:01

pruno, ĉar ĝin oni povas manĝi.

Suno aŭ Luno

dobri (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-15 17:49:40

Suno, ĉar ĝi bone varmigas nin.

Peno aŭ puno?

Reen al la supro