Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 noiembrie 2008

Contribuții/Mesaje: 6311

Limbă: Esperanto

Rogir (Arată profil) 10 august 2009, 21:25:18

Zumi ĝenas min, sed zomi estas utila.

Faranta aŭ farata?

dobri (Arată profil) 12 august 2009, 20:00:19

Mi preferas esti aktiva, tial faranta.

Ferio aŭ furio?

Rogir (Arată profil) 12 august 2009, 21:03:15

Furio nur detruas, ferio donas novan energion al ni!

Muziko aŭ amiko?

jchthys (Arată profil) 12 august 2009, 21:08:35

Rogir:Furio nur detruas, ferio donas novan energion al ni!

Muziko aŭ amiko?
Amikon, ne muzikon sole, ĉar iu amiko ludas la fluton.

Metamorfozi aŭ transformi?

oksigeno (Arată profil) 13 august 2009, 12:45:16

Transformi - transgenaĵoj estas danĝeraj por la sano kaj la medio.

Strando aŭ kampo?

Sebasities (Arată profil) 13 august 2009, 22:36:48

Strando. Kiam mi ne estas proksime de akvo, mi ĉiam rapide enuas.

Ĉu sablo aŭ ŝtonegoj ?

Rogir (Arată profil) 13 august 2009, 23:31:26

Sablo, ĉar ŝtonegoj dolorigas mian dorson.

Nokto aŭ mateno?

dobri (Arată profil) 14 august 2009, 18:49:59

Post laciga laboro konvenas lito, tamen mi elektas matenon. Tiam ĉio komenciĝas.

Pruno aŭ prujno?

vincas (Arată profil) 15 august 2009, 17:27:01

pruno, ĉar ĝin oni povas manĝi.

Suno aŭ Luno

dobri (Arată profil) 15 august 2009, 17:49:40

Suno, ĉar ĝi bone varmigas nin.

Peno aŭ puno?

Înapoi mai sus