Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

fizikisto (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-30 07:46:22

jchthys:Ĉu lango.gifokulumo.gif ?
Mi elektas lango.gif.

Ĉu pi=3,14159... aŭ e=2,71828... ?

vincas (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-30 08:34:16

Mi iam aŭdis pri pi.

komo aŭ punkto

dobri (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-30 13:32:12

Komo,ĉar per ĝi io daŭras, dume per punkto ĝi finiĝas.

Komiso aŭ komizo?

Paulinho (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-30 14:31:10

Esti aŭ ne esti?

Esti. Mi jam estas ĉi tie kaj aliaĵon ne povas fari. Do ... fari bonon eblan ĉiun ne gravas al kiu...

Piedpilko aŭ volejbalo?

vincas (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-30 16:34:06

Piedpilko, ĉar ĝi estas pli populara.

malofta aŭ rara

Rogir (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-30 18:31:13

Malofta, ju malpli da radikoj des pli bone.

Ĉu aŭ ĉi?

dobri (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-31 14:30:38

Rogir:Malofta, ju pli da radikoj des pli bone.

Ĉu aŭ ĉi?
Mi ne komprenas vian opinion pri la antaŭa elekto (malofta). Ĉu vi volus skribi: Ju malpli da radikoj des pli bone?
Kiel vi vidas, mi elektis "ĉu".

Kaj denove mi demandas:Komiso aŭ komizo?

jchthys (Montri la profilon) 2009-septembro-04 12:32:29

white knight:polvo aŭ pulvo ?
Polvo, ĉar ĝi estas pli natura.

Ĉu la pomego aŭ la pomego?

Rogir (Montri la profilon) 2009-septembro-04 14:53:17

Kompreneble la gramatika pomego, ĉar ĝi estas utila, malkiel Apple.

Pomo aŭ terpomo?

dobri (Montri la profilon) 2009-septembro-05 10:06:08

Terpomojn oni bezonas por nutrado, tamen pomoj kutime pli bongustas.

Pino aŭ puno?

Reen al la supro