K vsebini

Zaprto
Največ 500 sporočil.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22. november 2008

Sporočila: 6311

Jezik: Esperanto

fizikisto (Prikaži profil) 30. avgust 2009 07:46:22

jchthys:Ĉu lango.gifokulumo.gif ?
Mi elektas lango.gif.

Ĉu pi=3,14159... aŭ e=2,71828... ?

vincas (Prikaži profil) 30. avgust 2009 08:34:16

Mi iam aŭdis pri pi.

komo aŭ punkto

dobri (Prikaži profil) 30. avgust 2009 13:32:12

Komo,ĉar per ĝi io daŭras, dume per punkto ĝi finiĝas.

Komiso aŭ komizo?

Paulinho (Prikaži profil) 30. avgust 2009 14:31:10

Esti aŭ ne esti?

Esti. Mi jam estas ĉi tie kaj aliaĵon ne povas fari. Do ... fari bonon eblan ĉiun ne gravas al kiu...

Piedpilko aŭ volejbalo?

vincas (Prikaži profil) 30. avgust 2009 16:34:06

Piedpilko, ĉar ĝi estas pli populara.

malofta aŭ rara

Rogir (Prikaži profil) 30. avgust 2009 18:31:13

Malofta, ju malpli da radikoj des pli bone.

Ĉu aŭ ĉi?

dobri (Prikaži profil) 31. avgust 2009 14:30:38

Rogir:Malofta, ju pli da radikoj des pli bone.

Ĉu aŭ ĉi?
Mi ne komprenas vian opinion pri la antaŭa elekto (malofta). Ĉu vi volus skribi: Ju malpli da radikoj des pli bone?
Kiel vi vidas, mi elektis "ĉu".

Kaj denove mi demandas:Komiso aŭ komizo?

jchthys (Prikaži profil) 04. september 2009 12:32:29

white knight:polvo aŭ pulvo ?
Polvo, ĉar ĝi estas pli natura.

Ĉu la pomego aŭ la pomego?

Rogir (Prikaži profil) 04. september 2009 14:53:17

Kompreneble la gramatika pomego, ĉar ĝi estas utila, malkiel Apple.

Pomo aŭ terpomo?

dobri (Prikaži profil) 05. september 2009 10:06:08

Terpomojn oni bezonas por nutrado, tamen pomoj kutime pli bongustas.

Pino aŭ puno?

Nazaj na začetek