Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-04 20:40:11

Lamao, ĉar lamo estas malsano.

Okulvitroj aŭ kontaktlensoj?

Matthieu (Montri la profilon) 2009-novembro-04 21:02:36

Okulvitroj, ĉar mi ne ŝatus meti ion rekte sur mian okulon. Mi tamen neniam provis.

Fi-kanto aŭ fik-anto? rideto.gif

dobri (Montri la profilon) 2009-novembro-04 22:14:33

Jam longe pasis la tempo, kiam mi estis fik-anto. Nun restis por mi nur fi-kantoj, kiujn mi kompreneble ŝatas.

Por Miland: Lamo estas besto, la malsano nomiĝas lameco.

Lano aŭ lanco?

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-05 00:26:26

Lano varmigas, kaj lanco mortigas. Do kompreneble lano.

Malica aŭ malina?

dobri (Montri la profilon) 2009-novembro-05 19:19:17

Uzado de "malina" anstataŭ "vira" ridigas min. Tamen la vorto sonas pli bele ol "malica". Ĉu mi estas malica?

Lutilo aŭ ludilo?

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-05 23:02:35

Per ludilo oni ne povas forbruligi okulon, do tiun mi preferas.

Dolchamar aŭ Dolc'xamar?

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-06 01:00:49

(Dankon Dobri, mi forgesis pri la besto lamo.)

Dolĉamar, ĉar mi uzas la ikso-sistemon.

Muziko sur KD aŭ sur DVD?

dobri (Montri la profilon) 2009-novembro-14 17:36:30

Mi ne komprenas, kial elekti inter substantivo kaj adjektivo. Do mi elektas ekzemple dolĉamaro. Kun malgranda litero ne temas pri kantogrupo, sed pri vera maro, kiu ne estas tro sala.

Gudro aŭ gurdo?

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-14 17:51:33

dobri:Gudro aŭ gurdo?
Gurdo, kiu faras belan muzikon. Gudro malpurigas.

Gudro aŭ betono?

horsto (Montri la profilon) 2009-novembro-14 19:13:59

dobri:Mi ne komprenas, kial elekti inter substantivo kaj adjektivo. Do mi elektas ekzemple dolĉamaro. Kun malgranda litero ne temas pri kantogrupo, sed pri vera maro, kiu ne estas tro sala.
Versajne white knight celis dolĉ-amara kaj dolĉa-maro. sal.gif

Reen al la supro