去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto, 2008年11月22日

讯息: 6311

语言: Esperanto

Miland (显示个人资料) 2009年11月4日下午8:40:11

Lamao, ĉar lamo estas malsano.

Okulvitroj aŭ kontaktlensoj?

Matthieu (显示个人资料) 2009年11月4日下午9:02:36

Okulvitroj, ĉar mi ne ŝatus meti ion rekte sur mian okulon. Mi tamen neniam provis.

Fi-kanto aŭ fik-anto? rideto.gif

dobri (显示个人资料) 2009年11月4日下午10:14:33

Jam longe pasis la tempo, kiam mi estis fik-anto. Nun restis por mi nur fi-kantoj, kiujn mi kompreneble ŝatas.

Por Miland: Lamo estas besto, la malsano nomiĝas lameco.

Lano aŭ lanco?

Rogir (显示个人资料) 2009年11月5日上午12:26:26

Lano varmigas, kaj lanco mortigas. Do kompreneble lano.

Malica aŭ malina?

dobri (显示个人资料) 2009年11月5日下午7:19:17

Uzado de "malina" anstataŭ "vira" ridigas min. Tamen la vorto sonas pli bele ol "malica". Ĉu mi estas malica?

Lutilo aŭ ludilo?

Rogir (显示个人资料) 2009年11月5日下午11:02:35

Per ludilo oni ne povas forbruligi okulon, do tiun mi preferas.

Dolchamar aŭ Dolc'xamar?

Miland (显示个人资料) 2009年11月6日上午1:00:49

(Dankon Dobri, mi forgesis pri la besto lamo.)

Dolĉamar, ĉar mi uzas la ikso-sistemon.

Muziko sur KD aŭ sur DVD?

dobri (显示个人资料) 2009年11月14日下午5:36:30

Mi ne komprenas, kial elekti inter substantivo kaj adjektivo. Do mi elektas ekzemple dolĉamaro. Kun malgranda litero ne temas pri kantogrupo, sed pri vera maro, kiu ne estas tro sala.

Gudro aŭ gurdo?

Miland (显示个人资料) 2009年11月14日下午5:51:33

dobri:Gudro aŭ gurdo?
Gurdo, kiu faras belan muzikon. Gudro malpurigas.

Gudro aŭ betono?

horsto (显示个人资料) 2009年11月14日下午7:13:59

dobri:Mi ne komprenas, kial elekti inter substantivo kaj adjektivo. Do mi elektas ekzemple dolĉamaro. Kun malgranda litero ne temas pri kantogrupo, sed pri vera maro, kiu ne estas tro sala.
Versajne white knight celis dolĉ-amara kaj dolĉa-maro. sal.gif

回到上端