ปิด
Max. 500 messages.
ข้อความ 6311
ภาษา: Esperanto
Espi (แสดงโปรไฟล์) 17 พฤศจิกายน 2009, 22:11:50
Miland:Saluton Espi!Sal denove,
Paperfabrikoj faras paperon el ligna pulpo (aŭ pulpo farita el reciklita papero). Jen interesa artikolo - bedaŭrinde, Vikipedio ne havas E-an version.
Amike
Miland
eblus! Mi ja nur konas la signifojn laŭ Reta Vortaro aŭ aliajn vortarojn.
Sed ne vian priskribitan signifon.
Amike
Espi
Miland (แสดงโปรไฟล์) 17 พฤศจิกายน 2009, 23:43:43
Espi:eblus!..Saluton! En PIV 2005 ni havas, kiel la dua difino de pulpo:
Kunteniĝanta maso de mola, nesolvita planta materio post elpremado de la akvo. La tuj posta sola ekzemplo estas sukerbera pulpo. Tamen ligna pulpo eblas; vidu ankaŭ la Akademia Vortaro.
Sed mi ne kontraŭus ekz kaĉo aŭ pasto!
Amike
Miland
Espi (แสดงโปรไฟล์) 18 พฤศจิกายน 2009, 20:59:01
Miland:vidu ankaŭ la Akademia Vortaro.Saluton Miland,
jes! Tie mi ankoraŭ ne enrigardis.
Multan dankon pro viaj atingo kaj klarigo.
Mi ankaŭ aktualigos "lernu!"-vortaron.
Amike
Espi
Oŝo-Jabe (แสดงโปรไฟล์) 19 พฤศจิกายน 2009, 03:20:07
fizikisto:substantivo aŭ adjektivo?Substantivo, ĉar substantivo mem estas substantivo kaj unu el miaj plej ŝatataj vortoj.
Miland:kaĉo aŭ pastoPasto ĉar oni uzas ĝin por fari panon.
Telefonoj aŭ poŝtelefonoj?
Miland (แสดงโปรไฟล์) 19 พฤศจิกายน 2009, 13:26:31
Pri la pagsistemo de poŝtelefono:
Ĉu vi preferas pagi por individuaj vokoj aŭ per fiksita sumo monate por granda kvanto da vokoj?
dobri (แสดงโปรไฟล์) 19 พฤศจิกายน 2009, 20:48:20
Miland:Mi povas uzi la duan eblecon, kiu estas pli oportuna por mi, ĉar la fiksitan sumon pagas mia firmao. Tial mi elektas ĝin.
Ĉu vi preferas pagi por individuaj vokoj aŭ per fiksita sumo monate por granda kvanto da vokoj?
Pli aŭ plu?
Miland (แสดงโปรไฟล์) 19 พฤศจิกายน 2009, 20:59:45
dobri:Pli aŭ plu?Plu, ĉar se oni agas plu, mi atingas pli da sama celo! (nu, eble foje).
Pli da akvo aŭ pli da vino?
dobri (แสดงโปรไฟล์) 19 พฤศจิกายน 2009, 21:06:04
Miland:Dependas de tio, ĉu vi emas lavi vin aŭ trinki! Nuntempe mi preferus pli da vino.
Pli da akvo aŭ pli da vino?
Vitro aŭ vintro?
Miland (แสดงโปรไฟล์) 19 พฤศจิกายน 2009, 21:13:48
dobri:Vitro aŭ vintro?Vitro, kiu estas utila (kiam ne frakasita), sed vintro estas danĝera!
Poŝo aŭ poŝtuko?
dobri (แสดงโปรไฟล์) 19 พฤศจิกายน 2009, 21:31:46
Miland:Kial mi elektu poŝtukon, se mi ne povus ĝin iel meti? Mi elektas poŝon.
Poŝo aŭ poŝtuko?
Posta aŭ poŝta?