前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

Espi (顯示個人資料) 2009年11月17日下午10:11:50

Miland:Saluton Espi!

Paperfabrikoj faras paperon el ligna pulpo (aŭ pulpo farita el reciklita papero). Jen interesa artikolo - bedaŭrinde, Vikipedio ne havas E-an version.

Amike
Miland
Sal denove,

eblus! Mi ja nur konas la signifojn laŭ Reta Vortaro aŭ aliajn vortarojn.
Sed ne vian priskribitan signifon.

Amike
Espi

Miland (顯示個人資料) 2009年11月17日下午11:43:43

Espi:eblus!..
Saluton! En PIV 2005 ni havas, kiel la dua difino de pulpo:
Kunteniĝanta maso de mola, nesolvita planta materio post elpremado de la akvo. La tuj posta sola ekzemplo estas sukerbera pulpo. Tamen ligna pulpo eblas; vidu ankaŭ la Akademia Vortaro.

Sed mi ne kontraŭus ekz kaĉopasto!

Amike
Miland

Espi (顯示個人資料) 2009年11月18日下午8:59:01

Miland:vidu ankaŭ la Akademia Vortaro.
Saluton Miland,

jes! Tie mi ankoraŭ ne enrigardis.
Multan dankon pro viaj atingo kaj klarigo.

Mi ankaŭ aktualigos "lernu!"-vortaron.

Amike
Espi

Oŝo-Jabe (顯示個人資料) 2009年11月19日上午3:20:07

fizikisto:substantivo aŭ adjektivo?
Substantivo, ĉar substantivo mem estas substantivo kaj unu el miaj plej ŝatataj vortoj.

Miland:kaĉopasto
Pasto ĉar oni uzas ĝin por fari panon.

Telefonoj aŭ poŝtelefonoj?

Miland (顯示個人資料) 2009年11月19日下午1:26:31

Poŝtelefonoj, pli oportunaj.

Pri la pagsistemo de poŝtelefono:

Ĉu vi preferas pagi por individuaj vokoj aŭ per fiksita sumo monate por granda kvanto da vokoj?

dobri (顯示個人資料) 2009年11月19日下午8:48:20

Miland:
Ĉu vi preferas pagi por individuaj vokoj aŭ per fiksita sumo monate por granda kvanto da vokoj?
Mi povas uzi la duan eblecon, kiu estas pli oportuna por mi, ĉar la fiksitan sumon pagas mia firmao. Tial mi elektas ĝin.

Pli aŭ plu?

Miland (顯示個人資料) 2009年11月19日下午8:59:45

dobri:Pli aŭ plu?
Plu, ĉar se oni agas plu, mi atingas pli da sama celo! (nu, eble foje).

Pli da akvo aŭ pli da vino?

dobri (顯示個人資料) 2009年11月19日下午9:06:04

Miland:

Pli da akvo aŭ pli da vino?
Dependas de tio, ĉu vi emas lavi vin aŭ trinki! Nuntempe mi preferus pli da vino.

Vitro aŭ vintro?

Miland (顯示個人資料) 2009年11月19日下午9:13:48

dobri:Vitro aŭ vintro?
Vitro, kiu estas utila (kiam ne frakasita), sed vintro estas danĝera!

Poŝo aŭ poŝtuko?

dobri (顯示個人資料) 2009年11月19日下午9:31:46

Miland:
Poŝo aŭ poŝtuko?
Kial mi elektu poŝtukon, se mi ne povus ĝin iel meti? Mi elektas poŝon.

Posta aŭ poŝta?

回到上端