Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-19 21:41:11

dobri:Posta aŭ poŝta?
Poŝta, ĉar mi ne volus esti malfrua!

Letero aŭ retmesaĝo?

dobri (Montri la profilon) 2009-novembro-20 16:14:12

Miland:
Letero aŭ retmesaĝo?
Retmesaĝo, ĉar ĝi estas pli rapida.

Rosti aŭ rusti?

Espi (Montri la profilon) 2009-novembro-20 16:44:16

Rosti! Ĉar rostaĵoj gustas pli bone.

Ĉu televidaj serioj aŭ filmoj?

dobri (Montri la profilon) 2009-novembro-21 10:10:20

Espi:
Ĉu televidaj serioj aŭ filmoj?
Dependas de tio, kiom da tempo vi havas. Mi preferas filmojn, ĉar ili postulas malpli da tempo ol televidserioj.

Talero aŭ telero?

Espi (Montri la profilon) 2009-novembro-21 16:13:37

dobri:Talero aŭ telero?
Talero. Ĉar per tiu mi povas aĉeti teleron.

Ĉu aŭto kun benzin- aŭ dizelmotoro?

peteris92 (Montri la profilon) 2009-novembro-21 17:30:07

dizelmotoro.

Mem-lernado aŭ lernado en la grupo?

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-21 22:57:59

Lernado en grupo, ĉar tiel oni povas helpi unu la alian.
Tien for aŭ tien ĉi?

dobri (Montri la profilon) 2009-novembro-22 19:29:17

Tien ĉi estas pli preciza.

Tibio aŭ tilio?

dobri (Montri la profilon) 2009-novembro-25 15:48:52

Sur kamelo vi povus trarajdi dezerton, kie estas tro varme. Tial mi preferas azenon. La tiu kutime estas uzata en malpli varmaj ragionoj.

Kalko aŭ kasko?

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-25 19:14:42

Kasko, ĝi estas pli sekuriga.
Nomo aǔ domo?

Reen al la supro