Naar de inhoud

Gesloten
Max. 500 berichten.

A aŭ B? Elektu!

door Kokcineleto, 22 november 2008

Berichten: 6311

Taal: Esperanto

Miland (Profiel tonen) 19 november 2009 21:41:11

dobri:Posta aŭ poŝta?
Poŝta, ĉar mi ne volus esti malfrua!

Letero aŭ retmesaĝo?

dobri (Profiel tonen) 20 november 2009 16:14:12

Miland:
Letero aŭ retmesaĝo?
Retmesaĝo, ĉar ĝi estas pli rapida.

Rosti aŭ rusti?

Espi (Profiel tonen) 20 november 2009 16:44:16

Rosti! Ĉar rostaĵoj gustas pli bone.

Ĉu televidaj serioj aŭ filmoj?

dobri (Profiel tonen) 21 november 2009 10:10:20

Espi:
Ĉu televidaj serioj aŭ filmoj?
Dependas de tio, kiom da tempo vi havas. Mi preferas filmojn, ĉar ili postulas malpli da tempo ol televidserioj.

Talero aŭ telero?

Espi (Profiel tonen) 21 november 2009 16:13:37

dobri:Talero aŭ telero?
Talero. Ĉar per tiu mi povas aĉeti teleron.

Ĉu aŭto kun benzin- aŭ dizelmotoro?

peteris92 (Profiel tonen) 21 november 2009 17:30:07

dizelmotoro.

Mem-lernado aŭ lernado en la grupo?

Rogir (Profiel tonen) 21 november 2009 22:57:59

Lernado en grupo, ĉar tiel oni povas helpi unu la alian.
Tien for aŭ tien ĉi?

dobri (Profiel tonen) 22 november 2009 19:29:17

Tien ĉi estas pli preciza.

Tibio aŭ tilio?

dobri (Profiel tonen) 25 november 2009 15:48:52

Sur kamelo vi povus trarajdi dezerton, kie estas tro varme. Tial mi preferas azenon. La tiu kutime estas uzata en malpli varmaj ragionoj.

Kalko aŭ kasko?

Rogir (Profiel tonen) 25 november 2009 19:14:42

Kasko, ĝi estas pli sekuriga.
Nomo aǔ domo?

Terug naar boven