Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2010-februaro-11 15:13:24

Laŭ mia opinio mi tro pezas, tial mi elektus "pesi" iun alian por scii, kiom li pezas.

Petalo aŭ petolo?

Kokcineleto (Montri la profilon) 2010-februaro-13 20:54:16

Petalo, ĉar mi ĝojas ekkoni novan por mi biologian vorton en Esperanto. ridulo.gif

En arbaro aŭ ĉe maro?

Hispanio (Montri la profilon) 2010-februaro-13 21:22:18

Kokcineleto:Petalo, ĉar mi ĝojas ekkoni novan por mi biologian vorton en Esperanto. ridulo.gif

En arbaro aŭ ĉe maro?
En arbaro, ĉar tio ŝajnas kiel fabelo pri fantazio (feinoj, koboldoj, k.s.)

Li aŭ ŝi?

Rogir (Montri la profilon) 2010-februaro-14 16:52:23

Ŝi, ĉar mi estas malsamseksema viro.

Ili aŭ iri?

dobri (Montri la profilon) 2010-februaro-14 18:29:08

Rogir:Ŝi, ĉar mi estas malsamseksema viro.

Ili aŭ iri?
Veturi estas pli agrable ol iri, tamen se mi povus iri kun ŝi, tiam mi preferus iri.

Same aŭ sume?

Rogir (Montri la profilon) 2010-februaro-14 19:01:56

Samaj agoj enuigas, oni devas vidi la tuton, la sumon por kompreni ĉion. Sume, mi elektas sume.

Maro aŭ tero?

dobri (Montri la profilon) 2010-februaro-15 13:19:26

Maro estas grandega. Mi preferas sekan teron.
En la alia fadeno estis miskompreno pri glacikurado. Do kia estas diferenco inter glaco kaj glacio? Kion vi elektus?

Leporino (Montri la profilon) 2010-februaro-15 18:48:10

Mi elektas glaco, ĉar se oni ne havus glacon en la fenestroj, ni ne povus travidi.
Glacio estas frida kaj glita kaj fandiĝas en la varmo.

Leporino (Montri la profilon) 2010-februaro-17 17:45:26

Ho, mi forgesis demandi ion... senkulpa.gif

Someraj aŭ vintraj olimpiaj ludoj?

Rogir (Montri la profilon) 2010-februaro-17 18:43:23

Someraj, ĉar pli da landoj partoprenas, ne nur la malvarmaj.

Leporo aŭ kuniklo?

Reen al la supro