前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

dobri (顯示個人資料) 2010年2月11日下午3:13:24

Laŭ mia opinio mi tro pezas, tial mi elektus "pesi" iun alian por scii, kiom li pezas.

Petalo aŭ petolo?

Kokcineleto (顯示個人資料) 2010年2月13日下午8:54:16

Petalo, ĉar mi ĝojas ekkoni novan por mi biologian vorton en Esperanto. ridulo.gif

En arbaro aŭ ĉe maro?

Hispanio (顯示個人資料) 2010年2月13日下午9:22:18

Kokcineleto:Petalo, ĉar mi ĝojas ekkoni novan por mi biologian vorton en Esperanto. ridulo.gif

En arbaro aŭ ĉe maro?
En arbaro, ĉar tio ŝajnas kiel fabelo pri fantazio (feinoj, koboldoj, k.s.)

Li aŭ ŝi?

Rogir (顯示個人資料) 2010年2月14日下午4:52:23

Ŝi, ĉar mi estas malsamseksema viro.

Ili aŭ iri?

dobri (顯示個人資料) 2010年2月14日下午6:29:08

Rogir:Ŝi, ĉar mi estas malsamseksema viro.

Ili aŭ iri?
Veturi estas pli agrable ol iri, tamen se mi povus iri kun ŝi, tiam mi preferus iri.

Same aŭ sume?

Rogir (顯示個人資料) 2010年2月14日下午7:01:56

Samaj agoj enuigas, oni devas vidi la tuton, la sumon por kompreni ĉion. Sume, mi elektas sume.

Maro aŭ tero?

dobri (顯示個人資料) 2010年2月15日下午1:19:26

Maro estas grandega. Mi preferas sekan teron.
En la alia fadeno estis miskompreno pri glacikurado. Do kia estas diferenco inter glaco kaj glacio? Kion vi elektus?

Leporino (顯示個人資料) 2010年2月15日下午6:48:10

Mi elektas glaco, ĉar se oni ne havus glacon en la fenestroj, ni ne povus travidi.
Glacio estas frida kaj glita kaj fandiĝas en la varmo.

Leporino (顯示個人資料) 2010年2月17日下午5:45:26

Ho, mi forgesis demandi ion... senkulpa.gif

Someraj aŭ vintraj olimpiaj ludoj?

Rogir (顯示個人資料) 2010年2月17日下午6:43:23

Someraj, ĉar pli da landoj partoprenas, ne nur la malvarmaj.

Leporo aŭ kuniklo?

回到上端