Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Leporino (Montri la profilon) 2010-februaro-18 16:13:00

Leporo, ĉar la leporidoj naskiĝas kun felo kaj malfermitaj okuloj.

Kravato aŭ bantkravato?

dobri (Montri la profilon) 2010-februaro-19 15:34:48

Mi preferas simplan kravaton.

Kanino aŭ kaniso?

Rogir (Montri la profilon) 2010-februaro-19 21:06:18

Kanino, ĉar 'kaniso' mi povas trovi en neniu vortaro.

Akvo aŭ alkoholo?

Espi (Montri la profilon) 2010-februaro-19 21:11:35

Rogir:Kanino, ĉar 'kaniso' mi povas trovi en neniu vortaro.
Rogir,

vidu do en la "lernu!"-Vortaro "eo-eo" aŭ "eo-de". sal.gif

Amike
Klaus-Peter

dobri (Montri la profilon) 2010-februaro-20 11:11:33

Rogir:Kanino, ĉar 'kaniso' mi povas trovi en neniu vortaro.

Akvo aŭ alkoholo?
Kanisoj estas ĉiuj rabobestoj similaj al hundo (kanisedoj).
Akvo estas kompreneble pli grava. Tamen mi ŝatas ĝin eĉ en alkoholo.
Kanto aŭ kantino?

Leporino (Montri la profilon) 2010-februaro-20 12:43:06

Kanto, ĉar sonoras bele. Mi ne bezonas kantinon, ĉar mi kuiras bone.lango.gif

Pipi Ŝtrumpolonga aŭ Emilo de Smolando?

dobri (Montri la profilon) 2010-februaro-20 14:02:20

Bedaŭrinde Emilon mi ne konis. Tial mi elektas bone konatan Pipi Ŝtrumpolongan. Mi bone memoras, kiam mi laŭtlegis la libron por miaj infanoj.

Emajlo aŭ retpoŝto?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-20 21:36:54

Mi preferas emajlo, malmola vitrosimila kovraĵo.

Michelangelo aŭ Caravaggio?

jagxi (Montri la profilon) 2010-februaro-20 23:30:00

Eddycgn:Michelangelo aŭ Caravaggio?
Caravaggio. Mi ŝatas kontrastojn de lumo kaj mallumo en liaj pentraĵoj.

Simfonio aŭ konĉerto?

dobri (Montri la profilon) 2010-februaro-22 15:43:02

Forkuri povas nur poltrono. Sukurado estas la plej nobla devo de ĉiu homo!

Susuri aŭ suturi?

Reen al la supro