前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

Leporino (顯示個人資料) 2010年2月18日下午4:13:00

Leporo, ĉar la leporidoj naskiĝas kun felo kaj malfermitaj okuloj.

Kravato aŭ bantkravato?

dobri (顯示個人資料) 2010年2月19日下午3:34:48

Mi preferas simplan kravaton.

Kanino aŭ kaniso?

Rogir (顯示個人資料) 2010年2月19日下午9:06:18

Kanino, ĉar 'kaniso' mi povas trovi en neniu vortaro.

Akvo aŭ alkoholo?

Espi (顯示個人資料) 2010年2月19日下午9:11:35

Rogir:Kanino, ĉar 'kaniso' mi povas trovi en neniu vortaro.
Rogir,

vidu do en la "lernu!"-Vortaro "eo-eo" aŭ "eo-de". sal.gif

Amike
Klaus-Peter

dobri (顯示個人資料) 2010年2月20日上午11:11:33

Rogir:Kanino, ĉar 'kaniso' mi povas trovi en neniu vortaro.

Akvo aŭ alkoholo?
Kanisoj estas ĉiuj rabobestoj similaj al hundo (kanisedoj).
Akvo estas kompreneble pli grava. Tamen mi ŝatas ĝin eĉ en alkoholo.
Kanto aŭ kantino?

Leporino (顯示個人資料) 2010年2月20日下午12:43:06

Kanto, ĉar sonoras bele. Mi ne bezonas kantinon, ĉar mi kuiras bone.lango.gif

Pipi Ŝtrumpolonga aŭ Emilo de Smolando?

dobri (顯示個人資料) 2010年2月20日下午2:02:20

Bedaŭrinde Emilon mi ne konis. Tial mi elektas bone konatan Pipi Ŝtrumpolongan. Mi bone memoras, kiam mi laŭtlegis la libron por miaj infanoj.

Emajlo aŭ retpoŝto?

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年2月20日下午9:36:54

Mi preferas emajlo, malmola vitrosimila kovraĵo.

Michelangelo aŭ Caravaggio?

jagxi (顯示個人資料) 2010年2月20日下午11:30:00

Eddycgn:Michelangelo aŭ Caravaggio?
Caravaggio. Mi ŝatas kontrastojn de lumo kaj mallumo en liaj pentraĵoj.

Simfonio aŭ konĉerto?

dobri (顯示個人資料) 2010年2月22日下午3:43:02

Forkuri povas nur poltrono. Sukurado estas la plej nobla devo de ĉiu homo!

Susuri aŭ suturi?

回到上端