Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

leporo (Montri la profilon) 2010-marto-01 15:58:48

Blanka ĉokolado ne estas vera ĉokolado do bruna. Fiŝo aŭ limako?

Rogir (Montri la profilon) 2010-marto-01 16:21:54

Fiŝo, ĉar ĝi estas pli rapida.

Vendi aŭ aĉeti?

Leporino (Montri la profilon) 2010-marto-01 19:15:05

Vendi! Ĉe pulbazaro estas tre amuza vendi malnovajn aĵojn, kiuj jam restis en la kelero aŭ en la subtegemento dum multaj jaroj.

Ernio aŭ Berto de la Sezamstrato?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-01 21:25:14

Berto estas simpatiulo!

99 aŭ 100 ?

dobri (Montri la profilon) 2010-marto-01 21:54:49

100 estas pli!

Konduti aŭ kondukti?

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-01 21:58:40

dobri:Konduti aŭ kondukti?
Se mi konduktas, mi mortos! Do konduti.

Ĉu trinki el glaso aŭ botelo?

Rogir (Montri la profilon) 2010-marto-01 22:14:03

Trinkante el glaso pli facilas disverŝi, do botelon mi preferas. Sed ne por ĉiuj trinkaĵoj kompreneble.

UEA aŭ SAT?

dobri (Montri la profilon) 2010-marto-02 15:41:46

Kompreneble UEA, ĉar ĝi estas pli granda ol SAT.

Ulmo aŭ ulno?

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-marto-03 09:05:12

Salutojn,

Nur por skribi mesaĝon en la 100a paĝo de tiu fadeno ridulo.gif

Ulmo aŭ ulno? Ulmo! Kial? tial.

Ĉu mi estas trolo aŭ nur aĉulo?

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-03 11:05:42

jan aleksan:Ĉu mi estas trolo aŭ nur aĉulo?
Vi estas nek trolo nek aĉulo. Certe vi estas bonulo rido.gif .
Ĉar trolo havas plurajn signifojn, pro tio mi elektas trolon.

Ĉu respubliko aŭ reĝlando?

Reen al la supro