目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto,2008年11月22日の

メッセージ: 6311

言語: Esperanto

leporo (プロフィールを表示) 2010年3月1日 15:58:48

Blanka ĉokolado ne estas vera ĉokolado do bruna. Fiŝo aŭ limako?

Rogir (プロフィールを表示) 2010年3月1日 16:21:54

Fiŝo, ĉar ĝi estas pli rapida.

Vendi aŭ aĉeti?

Leporino (プロフィールを表示) 2010年3月1日 19:15:05

Vendi! Ĉe pulbazaro estas tre amuza vendi malnovajn aĵojn, kiuj jam restis en la kelero aŭ en la subtegemento dum multaj jaroj.

Ernio aŭ Berto de la Sezamstrato?

Eddycgn (プロフィールを表示) 2010年3月1日 21:25:14

Berto estas simpatiulo!

99 aŭ 100 ?

dobri (プロフィールを表示) 2010年3月1日 21:54:49

100 estas pli!

Konduti aŭ kondukti?

Espi (プロフィールを表示) 2010年3月1日 21:58:40

dobri:Konduti aŭ kondukti?
Se mi konduktas, mi mortos! Do konduti.

Ĉu trinki el glaso aŭ botelo?

Rogir (プロフィールを表示) 2010年3月1日 22:14:03

Trinkante el glaso pli facilas disverŝi, do botelon mi preferas. Sed ne por ĉiuj trinkaĵoj kompreneble.

UEA aŭ SAT?

dobri (プロフィールを表示) 2010年3月2日 15:41:46

Kompreneble UEA, ĉar ĝi estas pli granda ol SAT.

Ulmo aŭ ulno?

jan aleksan (プロフィールを表示) 2010年3月3日 9:05:12

Salutojn,

Nur por skribi mesaĝon en la 100a paĝo de tiu fadeno ridulo.gif

Ulmo aŭ ulno? Ulmo! Kial? tial.

Ĉu mi estas trolo aŭ nur aĉulo?

Espi (プロフィールを表示) 2010年3月3日 11:05:42

jan aleksan:Ĉu mi estas trolo aŭ nur aĉulo?
Vi estas nek trolo nek aĉulo. Certe vi estas bonulo rido.gif .
Ĉar trolo havas plurajn signifojn, pro tio mi elektas trolon.

Ĉu respubliko aŭ reĝlando?

先頭にもどる