ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

A aŭ B? Elektu!

از Kokcineleto, 22 نوامبر 2008

پست‌ها: 6311

زبان: Esperanto

patrik (نمایش مشخصات) 3 مارس 2010،‏ 13:51:18

Espi:Ĉu respubliko aŭ reĝlando?
Respubliko, ĉar ne ekzistas reĝoj ĉi-loke. rido.gif

Umaĉi aŭ ajnaĉi?

dobri (نمایش مشخصات) 3 مارس 2010،‏ 15:38:07

Ĉar ambaŭ vortoj ne troviĝas en PIV, tial mi elektas "umaĉi", ĉar ĝi similas al "maĉi".

Ulano aŭ ulino?

Leporino (نمایش مشخصات) 3 مارس 2010،‏ 19:18:13

ULINO! Mi kredas, ke ĉiuj elektus ĝin. Ulinoj estas belaj kaj karaj, ĉu ne?! rideto.gif

Talpo aŭ talko?

dobri (نمایش مشخصات) 3 مارس 2010،‏ 20:46:50

Jes, pri ulinoj vi certe pravas!
Talpo,ĉar ĝi estas viva, kvankam ĝardenistoj ne ŝatas ĝin. Talko estas nur mola ŝtono.

Sperto aŭ vesperto?

dobri (نمایش مشخصات) 5 مارس 2010،‏ 14:25:28

Sensaĵo estas fakte percepto, tial mi elektas ĝin. Sensacio povas esti eĉ ĵurnalista anaso.

Sekalo aŭ sepalo?

Leporino (نمایش مشخصات) 5 مارس 2010،‏ 17:19:10

Sekalo, ĉar membakita pano de sekalfaruno estas bongustega. lango.gif

Helikoptero aŭ aviadilo?

Abras (نمایش مشخصات) 5 مارس 2010،‏ 18:41:42

Helikoptero. Kiam mi estas infano, mi volegis unutage konstrui mian propran helikopteron. Mi neniam estis tro ambicia: nur malgranda helikoptero, ne granda helikopterego. Kaj mi flugigus ĝin ĉirkaŭ kvartalo, super la aŭtoj en la stratoj kaj super la aliaj formikaj aĵoj. Sed mi ĉiam estus ligita al la tero per gvidŝnuro por eviti tro multe da danĝero. Mi ĉiam kredis je sendanĝereco -- mi estas stranga infano.

Kiu filmo: TitanicAvatar?

Leporino (نمایش مشخصات) 8 مارس 2010،‏ 15:41:31

Ĉu neniu vidis ambaŭ filmojn? demando.gif

Mi nur vidis "Titanic" kaj ŝategas la filmon. La fato de la originala ŝipo interesas min. Mi vizitis ekspozicion en Hamburgo kie oni povis vidi originalajn aĵojn de la ŝipo kaj de la pasaĝeroj.

Flip-flopoj aŭ sandaloj?

dobri (نمایش مشخصات) 10 مارس 2010،‏ 21:36:25

Neniu konas flip-flopojn, tial mi elektas sandalojn. Laŭ mia opinio flip-flopoj certe estas ia speco de ŝuoj, ĉu ne?

Fliko aŭ flako?

Leporino (نمایش مشخصات) 11 مارس 2010،‏ 12:03:11

dobri:Neniu konas flip-flopojn, tial mi elektas sandalojn. Laŭ mia opinio flip-flopoj certe estas ia speco de ŝuoj, ĉu ne?
Vidu ĉi tie!sal.gif

بازگشت به بالا