Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-12 20:41:43

Swazmo:Paco sen mono aŭ mono sen paco?
Estas tre malfacila demando.
La plej bonaĵo ja estus paco kun mono, sed sen paco ankaŭ mono ne utilas al mi.
Do: Paco sen mono.

Ĉu miksita arbaro aŭ koniferarbaro?

dobri (Montri la profilon) 2010-marto-12 21:30:58

Miksita arbaro estadas ĉiam pli interesa.

Pardonu al mi mian eraron kun kusineto. Mi trovis signifon de ambaŭ vortoj en mia vortaro, iomete miris, ke tiom similaj vortoj signifas ion tute alian kaj poste elektis kuzineton. Eĉ mi zorgis, por ke mi ne eraru (kio poste fakte okazis). Mi tute ne kapablas klarigi, kiel tia eraro povis ekesti. Dankon!

Stabo aŭ stebo?

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-12 22:08:23

dobri:Pardonu al mi mian eraron kun kusineto. Mi trovis signifon de ambaŭ vortoj en mia vortaro, iomete miris, ke tiom similaj vortoj signifas ion tute alian kaj poste elektis kuzineton. Eĉ mi zorgis, por ke mi ne eraru (kio poste fakte okazis). Mi tute ne kapablas klarigi, kiel tia eraro povis ekesti. Dankon!
Nul problemo! sal.gif

dobri:Stabo aŭ stebo?
Bedaŭrinde mi ne povas kudri, sed stabo ofte gravas en multaj situacioj dum la vivo. Do: stabo

Ekzistas vivo en kosmo, ĉu jes aŭ ne?

Swazmo (Montri la profilon) 2010-marto-13 03:54:23

Ekzistas vivo en kosmo, ĉu jes aŭ ne?
Jes, Mi venis el tie!

La Suno aŭ la Luno?

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-13 12:38:06

Swazmo:
Ekzistas vivo en kosmo, ĉu jes aŭ ne?
Jes, Mi venis el tie!
Haha rido.gif !
Tre bela ŝerco, ĉu aŭ ne? demando.gif

Swazmo:La Suno aŭ la Luno?
Ja la Suno donacas lumon, varmon kaj energion al ni, sed Luno estas tre bone rigardebla.
Mi ŝatas Lunon.

Ĉu tago aŭ nokto?

Belmiro (Montri la profilon) 2010-marto-13 16:10:45

Ĉu tago aŭ nokto?[/quote]Dum la tago oni bruas; dum la nokto oni ĝuas.
Do, nokton!

Brui aŭ ĝui?

Leporino (Montri la profilon) 2010-marto-16 15:03:41

Eble mi elektus eble...? Ne, mi certe elektas certe, ĉar mi ĉiam certas kion mi volas. lango.gif

Nigra/blanka aŭ multkolora foto?

vincas (Montri la profilon) 2010-marto-16 15:11:11

Leporino:Eble mi elektus eble...? Ne, mi certe elektas certe, ĉar mi ĉiam certas kion mi volas. lango.gif

Nigra/blanka aŭ multkolora foto?
Mi ŝatas nigra/blanka foto, car tiaj fotoj estas pli simplaj, naturaj.

televidilo aŭ libro

Abras (Montri la profilon) 2010-marto-16 16:01:01

Libro! Iaj personoj diras ke libroj estas malrapida. Tamen, mi kredas ke libroj donas pli da la informo dum kvin minutoj, ol kvin horoj antaŭ televido.

Riĉeco aŭ amikeco?

Memoru:
ubi amici, ibi opes
(Kie amikoj, tie riĉeco)

vincas (Montri la profilon) 2010-marto-17 15:15:52

racio, se vi trafus malfeliĉon vi devas pensi nur racie.

veturi per aŭto aŭ veturi per biciklo

Reen al la supro