닫힘
글 500개 까지.
글: 6311
언어: Esperanto
Espi (프로필 보기) 2010년 3월 12일 오후 8:41:43
Swazmo:Paco sen mono aŭ mono sen paco?Estas tre malfacila demando.
La plej bonaĵo ja estus paco kun mono, sed sen paco ankaŭ mono ne utilas al mi.
Do: Paco sen mono.
Ĉu miksita arbaro aŭ koniferarbaro?
dobri (프로필 보기) 2010년 3월 12일 오후 9:30:58
Pardonu al mi mian eraron kun kusineto. Mi trovis signifon de ambaŭ vortoj en mia vortaro, iomete miris, ke tiom similaj vortoj signifas ion tute alian kaj poste elektis kuzineton. Eĉ mi zorgis, por ke mi ne eraru (kio poste fakte okazis). Mi tute ne kapablas klarigi, kiel tia eraro povis ekesti. Dankon!
Stabo aŭ stebo?
Espi (프로필 보기) 2010년 3월 12일 오후 10:08:23
dobri:Pardonu al mi mian eraron kun kusineto. Mi trovis signifon de ambaŭ vortoj en mia vortaro, iomete miris, ke tiom similaj vortoj signifas ion tute alian kaj poste elektis kuzineton. Eĉ mi zorgis, por ke mi ne eraru (kio poste fakte okazis). Mi tute ne kapablas klarigi, kiel tia eraro povis ekesti. Dankon!Nul problemo!

dobri:Stabo aŭ stebo?Bedaŭrinde mi ne povas kudri, sed stabo ofte gravas en multaj situacioj dum la vivo. Do: stabo
Ekzistas vivo en kosmo, ĉu jes aŭ ne?
Swazmo (프로필 보기) 2010년 3월 13일 오전 3:54:23
Ekzistas vivo en kosmo, ĉu jes aŭ ne?Jes, Mi venis el tie!
La Suno aŭ la Luno?
Espi (프로필 보기) 2010년 3월 13일 오후 12:38:06
Swazmo:HahaEkzistas vivo en kosmo, ĉu jes aŭ ne?Jes, Mi venis el tie!

Tre bela ŝerco, ĉu aŭ ne?

Swazmo:La Suno aŭ la Luno?Ja la Suno donacas lumon, varmon kaj energion al ni, sed Luno estas tre bone rigardebla.
Mi ŝatas Lunon.
Ĉu tago aŭ nokto?
Belmiro (프로필 보기) 2010년 3월 13일 오후 4:10:45
Do, nokton!
Brui aŭ ĝui?
Leporino (프로필 보기) 2010년 3월 16일 오후 3:03:41

Nigra/blanka aŭ multkolora foto?
vincas (프로필 보기) 2010년 3월 16일 오후 3:11:11
Leporino:Eble mi elektus eble...? Ne, mi certe elektas certe, ĉar mi ĉiam certas kion mi volas.Mi ŝatas nigra/blanka foto, car tiaj fotoj estas pli simplaj, naturaj.![]()
Nigra/blanka aŭ multkolora foto?
televidilo aŭ libro
Abras (프로필 보기) 2010년 3월 16일 오후 4:01:01
Riĉeco aŭ amikeco?
Memoru:
ubi amici, ibi opes
(Kie amikoj, tie riĉeco)
vincas (프로필 보기) 2010년 3월 17일 오후 3:15:52
veturi per aŭto aŭ veturi per biciklo