去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto, 2008年11月22日

讯息: 6311

语言: Esperanto

Espi (显示个人资料) 2010年3月12日下午8:41:43

Swazmo:Paco sen mono aŭ mono sen paco?
Estas tre malfacila demando.
La plej bonaĵo ja estus paco kun mono, sed sen paco ankaŭ mono ne utilas al mi.
Do: Paco sen mono.

Ĉu miksita arbaro aŭ koniferarbaro?

dobri (显示个人资料) 2010年3月12日下午9:30:58

Miksita arbaro estadas ĉiam pli interesa.

Pardonu al mi mian eraron kun kusineto. Mi trovis signifon de ambaŭ vortoj en mia vortaro, iomete miris, ke tiom similaj vortoj signifas ion tute alian kaj poste elektis kuzineton. Eĉ mi zorgis, por ke mi ne eraru (kio poste fakte okazis). Mi tute ne kapablas klarigi, kiel tia eraro povis ekesti. Dankon!

Stabo aŭ stebo?

Espi (显示个人资料) 2010年3月12日下午10:08:23

dobri:Pardonu al mi mian eraron kun kusineto. Mi trovis signifon de ambaŭ vortoj en mia vortaro, iomete miris, ke tiom similaj vortoj signifas ion tute alian kaj poste elektis kuzineton. Eĉ mi zorgis, por ke mi ne eraru (kio poste fakte okazis). Mi tute ne kapablas klarigi, kiel tia eraro povis ekesti. Dankon!
Nul problemo! sal.gif

dobri:Stabo aŭ stebo?
Bedaŭrinde mi ne povas kudri, sed stabo ofte gravas en multaj situacioj dum la vivo. Do: stabo

Ekzistas vivo en kosmo, ĉu jes aŭ ne?

Swazmo (显示个人资料) 2010年3月13日上午3:54:23

Ekzistas vivo en kosmo, ĉu jes aŭ ne?
Jes, Mi venis el tie!

La Suno aŭ la Luno?

Espi (显示个人资料) 2010年3月13日下午12:38:06

Swazmo:
Ekzistas vivo en kosmo, ĉu jes aŭ ne?
Jes, Mi venis el tie!
Haha rido.gif !
Tre bela ŝerco, ĉu aŭ ne? demando.gif

Swazmo:La Suno aŭ la Luno?
Ja la Suno donacas lumon, varmon kaj energion al ni, sed Luno estas tre bone rigardebla.
Mi ŝatas Lunon.

Ĉu tago aŭ nokto?

Belmiro (显示个人资料) 2010年3月13日下午4:10:45

Ĉu tago aŭ nokto?[/quote]Dum la tago oni bruas; dum la nokto oni ĝuas.
Do, nokton!

Brui aŭ ĝui?

Leporino (显示个人资料) 2010年3月16日下午3:03:41

Eble mi elektus eble...? Ne, mi certe elektas certe, ĉar mi ĉiam certas kion mi volas. lango.gif

Nigra/blanka aŭ multkolora foto?

vincas (显示个人资料) 2010年3月16日下午3:11:11

Leporino:Eble mi elektus eble...? Ne, mi certe elektas certe, ĉar mi ĉiam certas kion mi volas. lango.gif

Nigra/blanka aŭ multkolora foto?
Mi ŝatas nigra/blanka foto, car tiaj fotoj estas pli simplaj, naturaj.

televidilo aŭ libro

Abras (显示个人资料) 2010年3月16日下午4:01:01

Libro! Iaj personoj diras ke libroj estas malrapida. Tamen, mi kredas ke libroj donas pli da la informo dum kvin minutoj, ol kvin horoj antaŭ televido.

Riĉeco aŭ amikeco?

Memoru:
ubi amici, ibi opes
(Kie amikoj, tie riĉeco)

vincas (显示个人资料) 2010年3月17日下午3:15:52

racio, se vi trafus malfeliĉon vi devas pensi nur racie.

veturi per aŭto aŭ veturi per biciklo

回到上端