Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22 listopada 2008

Wpisy: 6311

Język: Esperanto

dobri (Pokaż profil) 11 marca 2010, 17:10:44

Leporino:
dobri:Neniu konas flip-flopojn, tial mi elektas sandalojn. Laŭ mia opinio flip-flopoj certe estas ia speco de ŝuoj, ĉu ne?
Vidu ĉi tie!sal.gif
Dankon! Pli bone mi skribu: "Neniu ĉeĥo konas flip-flopojn...", ĉar en mia lando oni nomas similajn ŝuojn "vjetnamaj ranetoj".

Pri "fliko" mia vortaro precize diras: flik(aĵ)o.

Kusineto, ĉefe ke ĝi estas ĉarma!

Kuseno aŭ kusenego?

Leporino (Pokaż profil) 11 marca 2010, 17:38:09

Dankon! Pli bone mi skribu: "Neniu ĉeĥo konas flip-flopojn...", ĉar en mia lando oni nomas similajn ŝuojn "vjetnamaj ranetoj".
Ha ha! Minjona nomo! rido.gif

Kuseno. Se mi dormus sur kusenego mia kolo dolorus. ploro.gif

Teatro aŭ kinejo?

dobri (Pokaż profil) 11 marca 2010, 18:47:25

Teatro, ĉar kinejo tro similas al televido.

Martelo aŭ mirtelo?

Rogir (Pokaż profil) 11 marca 2010, 21:07:59

Mirtelo, ĉar ĝi estas manĝebla.

Muziko aŭ pentrarto?

marcuscf (Pokaż profil) 12 marca 2010, 00:48:11

Rogir:Mirtelo, ĉar ĝi estas manĝebla.

Muziko aŭ pentrarto?
Muziko.

Muziko klasika aŭ nuntempa?

Espi (Pokaż profil) 12 marca 2010, 11:40:11

dobri:Kusineto, ĉefe ke ĝi estas ĉarma.
Saluton dobri,

ĉu vi konas signifon de kusineto?

"Ringforma peco, kiu estas fiksita en lagro, kaj en kiu rotacias akso aŭ ŝafto."

Estas teĥnika termino kaj mi opinias, ke ĝi ne povas esti tre ĉarma rido.gif .

Amike
Klaus-Peter

Eddycgn (Pokaż profil) 12 marca 2010, 16:28:29

marcuscf:
Rogir:Mirtelo, ĉar ĝi estas manĝebla.

Muziko aŭ pentrarto?
Muziko.

Muziko klasika aŭ nuntempa?
Mi audas ekzakte nun televide "La Belulino Dormanta en la Arbaro" de Ĉajkovski.

do Muziko klasika.

Debussy au Ravel?

Swazmo (Pokaż profil) 12 marca 2010, 16:59:14

Debussy, ĉar mi ŝatas liajn sonatojn

Muziko aŭ Kino?

Espi (Pokaż profil) 12 marca 2010, 17:11:06

Swazmo:Muziko aŭ Kino?
Aŭdante muzikon, mi povas pli bone malstreĉiĝi ol en plene okupita kino.

Ĉu filmoj originallingvaj aŭ sinkronigitaj?

Swazmo (Pokaż profil) 12 marca 2010, 20:05:50

Ĉu filmoj originallingvaj aŭ sinkronigitaj?
Originallingvaj ĉar mi povas senti la realajn esprimojn.

Paco sen mono aŭ mono sen paco?

Wróć do góry