Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

marcuscf (Montri la profilon) 2010-marto-17 15:19:26

Veturi per aŭto.

Kiso aŭ brakumo?

vincas (Montri la profilon) 2010-marto-17 15:25:29

kiso, ĉar mia edzino tre bone kisas.

komputilo aŭ komputero

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-17 17:37:52

vincas:komputilo aŭ komputero
Ĉar komputero estas arkaismo, mi elektas komputilon.

Ĉu skribi per fontoplumo aŭ globkrajono?

Leporino (Montri la profilon) 2010-marto-17 18:15:12

Mi preferas skribi per fontoplumo ĉar la skribo estas pli bela ol per globkrajno.

Sed mi kredas ke oni ne skribas tiom multe per fontoplumo en aliaj landoj, kiom en Germanio.okulumo.gif

Verda aŭ ruĝa kapsiko?

vincas (Montri la profilon) 2010-marto-17 18:45:46

verda kapsiko, ĉar mi ŝatas tian koloron

Esperanto aŭ Volapuko

Hispanio (Montri la profilon) 2010-marto-17 19:08:42

Volapuko, ĉar mi tute konas Esperanton kaj mi konas nenion de Volapuko.

Esperanto aŭ otnarepsE?

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-17 21:18:38

Hispanio:Esperanto aŭ otnarepsE?
otnarepsE ekzercas cerbon aŭ oni legas per spegulo.

Ĉu tradicio aŭ progreso?

vincas (Montri la profilon) 2010-marto-18 14:44:00

akrido, mi pensas ke ĝi estas bona estaĵo. Kaj ne manĝas cerealoj.

kato aŭ hundo

patrik (Montri la profilon) 2010-marto-18 14:47:15

vincas:akrido, mi pensas ke ĝi estas bona estaĵo. Kaj ne manĝas cerealoj.

kato aŭ hundo
Katoj, ĉar ili ne estas fortimigaj. rideto.gif

Tero aŭ ĉielo?

vincas (Montri la profilon) 2010-marto-18 18:34:13

Ĉielo. Mi tre ŝatas spekti stelojn en nokta ĉielo.

trajno aŭ vagonaro

Reen al la supro