Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

leporo (Montri la profilon) 2010-aprilo-02 08:29:43

Elefantosto, ĉar ĝi povus esti osto de viva elefanto. Lupo aŭ lupino?

dobri (Montri la profilon) 2010-aprilo-03 15:32:01

Lupino estas bela floro. Al mi ĝi estas pli simpatia ol lupo.

Lulilo aŭ lumilo?

Espi (Montri la profilon) 2010-aprilo-03 20:10:09

dobri:Lulilo aŭ lumilo?
Per lumilo mi povas trovi lulilon kun ties ĉarman enhavon. Do lumilon.

Ĉu ĥaoso aŭ ordo?

dobri (Montri la profilon) 2010-aprilo-08 18:31:42

Jes dum remburado de animaloj kutime regas silento.
Sabato, ĉar la dua ripoztago ankoraŭ sekvos.

Talaro aŭ talero?

jubilo (Montri la profilon) 2010-aprilo-08 19:02:41

en kelkaj landoj oni povas aĉeti homon en talaro, kontraŭ talero...

ĥoro aŭ koro....

Espi (Montri la profilon) 2010-aprilo-08 20:28:48

jubilo:ĥoro aŭ koro....
Sen koro vi ne kapablas kanti en ĥoro...

Ĉu funto aŭ pundo?

dobri (Montri la profilon) 2010-aprilo-10 09:57:48

Pano, ĉar ĝi estas necesa manĝaĵo. Laŭ mi eĉ pli grava ol fromaĝo (ĉu vi opinis ĝin?).
Fram-aĝo ne havas sencon, ĉar tio povas esti nur aĝo de trabaro aŭ iu alia konstruelemento.

Framo aŭ frapo?

dobri (Montri la profilon) 2010-aprilo-12 14:09:27

Paco estas grava por la tuta mondo, spite al tio mi elektas picon. Manĝaĵo estas por mi pli grava ol paco ie eksterlande.

Peĉo aŭ puĉo?

dobri (Montri la profilon) 2010-aprilo-13 20:13:41

Meleagrino estas pli granda kaj certe bongustas!

Melo aŭ meblo?

Leporino (Montri la profilon) 2010-aprilo-15 11:23:37

Granda kolimbo, ĉar la kolomboj malpurigas la urbojn.

Ĉiko aŭ Ŝiko?

Reen al la supro