K vsebini

Zaprto
Največ 500 sporočil.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22. november 2008

Sporočila: 6311

Jezik: Esperanto

leporo (Prikaži profil) 02. april 2010 08:29:43

Elefantosto, ĉar ĝi povus esti osto de viva elefanto. Lupo aŭ lupino?

dobri (Prikaži profil) 03. april 2010 15:32:01

Lupino estas bela floro. Al mi ĝi estas pli simpatia ol lupo.

Lulilo aŭ lumilo?

Espi (Prikaži profil) 03. april 2010 20:10:09

dobri:Lulilo aŭ lumilo?
Per lumilo mi povas trovi lulilon kun ties ĉarman enhavon. Do lumilon.

Ĉu ĥaoso aŭ ordo?

dobri (Prikaži profil) 08. april 2010 18:31:42

Jes dum remburado de animaloj kutime regas silento.
Sabato, ĉar la dua ripoztago ankoraŭ sekvos.

Talaro aŭ talero?

jubilo (Prikaži profil) 08. april 2010 19:02:41

en kelkaj landoj oni povas aĉeti homon en talaro, kontraŭ talero...

ĥoro aŭ koro....

Espi (Prikaži profil) 08. april 2010 20:28:48

jubilo:ĥoro aŭ koro....
Sen koro vi ne kapablas kanti en ĥoro...

Ĉu funto aŭ pundo?

dobri (Prikaži profil) 10. april 2010 09:57:48

Pano, ĉar ĝi estas necesa manĝaĵo. Laŭ mi eĉ pli grava ol fromaĝo (ĉu vi opinis ĝin?).
Fram-aĝo ne havas sencon, ĉar tio povas esti nur aĝo de trabaro aŭ iu alia konstruelemento.

Framo aŭ frapo?

dobri (Prikaži profil) 12. april 2010 14:09:27

Paco estas grava por la tuta mondo, spite al tio mi elektas picon. Manĝaĵo estas por mi pli grava ol paco ie eksterlande.

Peĉo aŭ puĉo?

dobri (Prikaži profil) 13. april 2010 20:13:41

Meleagrino estas pli granda kaj certe bongustas!

Melo aŭ meblo?

Leporino (Prikaži profil) 15. april 2010 11:23:37

Granda kolimbo, ĉar la kolomboj malpurigas la urbojn.

Ĉiko aŭ Ŝiko?

Nazaj na začetek