Към съдържанието

Затворено
Най-много 500 съобщения.

A aŭ B? Elektu!

от Kokcineleto, 22 ноември 2008

Съобщения: 6311

Език: Esperanto

vincas (Покажи профила) 16 април 2010, 15:51:07

Antaŭ unu monato mi aĉetis etan memoraĵon, kiam mi estis en Latvio.

virino aŭ ino

Hispanio (Покажи профила) 16 април 2010, 16:04:30

vincas:Antaŭ unu monato mi aĉetis etan memoraĵon, kiam mi estis en Latvio.

virino aŭ ino
Pro tio ke mi estas homa estaĵo, mi elektas virinon.

Hieraŭ aŭ morgaŭ?

vincas (Покажи профила) 16 април 2010, 16:21:04

Mi tre ŝatas diri morgaŭ ridulo.gif

maro aŭ tero

dobri (Покажи профила) 16 април 2010, 19:20:06

Tero estas pli solida.

Miro aŭ muro?

Filu (Покажи профила) 16 април 2010, 20:41:04

dobri:Miro aŭ muro?
Eblas, kelkfoje, miri antaŭ mur(eg)o, sed tamen tiuspeca miro estas nur ero el la grandioza mirmondo. Mi preferas ne limigi min al muro, kaj ĝui ĉiaspecajn mirojn.

Menso aŭ mensogo?

Hispanio (Покажи профила) 16 април 2010, 20:54:40

Filu:
dobri:Miro aŭ muro?
Eblas, kelkfoje, miri antaŭ mur(eg)o, sed tamen tiuspeca miro estas nur ero el la grandioza mirmondo. Mi preferas ne limigi min al muro, kaj ĝui ĉiaspecajn mirojn.

Menso aŭ mensogo?
Por mensogi oni bezonas menson. Do, mi elektas menson okulumo.gif.

EsperantoEsperanto?

Allan Argolo (Покажи профила) 16 април 2010, 21:34:47

Hispanio:EsperantoEsperanto?
Eble õ/ ESPERANTO õ/

Ĉu teorio aŭ praktiko?

vincas (Покажи профила) 17 април 2010, 08:35:29

Mi ne ŝatas legi librojn do mi elektas praktikon.

somero aŭ vintro

Filu (Покажи профила) 17 април 2010, 13:37:58

vincas:somero aŭ vintro
Malpli aĉas la kul-gento kaj malpli timindas la urs-gento dum la vintro. Plie, tiusezone ankaŭ malaperas sub malmakula neĝopalto la ĉieajn malpurojn el homoj hundoj grundoj arboj fungoj ĥemiindustrioj kaj estoj/estaĵoj ĉiaspecaj.

Hotelo komforta aŭ flughaveno senpaga?

vincas (Покажи профила) 17 април 2010, 17:48:28

flughaveno senpaga, ĉar por mi komforto ne gravas.

nokto aŭ tago

Обратно нагоре