Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2010-aprilo-16 15:51:07

Antaŭ unu monato mi aĉetis etan memoraĵon, kiam mi estis en Latvio.

virino aŭ ino

Hispanio (Montri la profilon) 2010-aprilo-16 16:04:30

vincas:Antaŭ unu monato mi aĉetis etan memoraĵon, kiam mi estis en Latvio.

virino aŭ ino
Pro tio ke mi estas homa estaĵo, mi elektas virinon.

Hieraŭ aŭ morgaŭ?

vincas (Montri la profilon) 2010-aprilo-16 16:21:04

Mi tre ŝatas diri morgaŭ ridulo.gif

maro aŭ tero

dobri (Montri la profilon) 2010-aprilo-16 19:20:06

Tero estas pli solida.

Miro aŭ muro?

Filu (Montri la profilon) 2010-aprilo-16 20:41:04

dobri:Miro aŭ muro?
Eblas, kelkfoje, miri antaŭ mur(eg)o, sed tamen tiuspeca miro estas nur ero el la grandioza mirmondo. Mi preferas ne limigi min al muro, kaj ĝui ĉiaspecajn mirojn.

Menso aŭ mensogo?

Hispanio (Montri la profilon) 2010-aprilo-16 20:54:40

Filu:
dobri:Miro aŭ muro?
Eblas, kelkfoje, miri antaŭ mur(eg)o, sed tamen tiuspeca miro estas nur ero el la grandioza mirmondo. Mi preferas ne limigi min al muro, kaj ĝui ĉiaspecajn mirojn.

Menso aŭ mensogo?
Por mensogi oni bezonas menson. Do, mi elektas menson okulumo.gif.

EsperantoEsperanto?

Allan Argolo (Montri la profilon) 2010-aprilo-16 21:34:47

Hispanio:EsperantoEsperanto?
Eble õ/ ESPERANTO õ/

Ĉu teorio aŭ praktiko?

vincas (Montri la profilon) 2010-aprilo-17 08:35:29

Mi ne ŝatas legi librojn do mi elektas praktikon.

somero aŭ vintro

Filu (Montri la profilon) 2010-aprilo-17 13:37:58

vincas:somero aŭ vintro
Malpli aĉas la kul-gento kaj malpli timindas la urs-gento dum la vintro. Plie, tiusezone ankaŭ malaperas sub malmakula neĝopalto la ĉieajn malpurojn el homoj hundoj grundoj arboj fungoj ĥemiindustrioj kaj estoj/estaĵoj ĉiaspecaj.

Hotelo komforta aŭ flughaveno senpaga?

vincas (Montri la profilon) 2010-aprilo-17 17:48:28

flughaveno senpaga, ĉar por mi komforto ne gravas.

nokto aŭ tago

Reen al la supro