ไปยังสารบัญ

ปิด
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

จาก Kokcineleto, 22 พฤศจิกายน 2008

ข้อความ 6311

ภาษา: Esperanto

Sebasities (แสดงโปรไฟล์) 30 พฤศจิกายน 2008, 22:16:00

Trajno, ĉar ĝi estas pli poezia.

Skulparto aŭ pentrarto ?

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 1 ธันวาคม 2008, 00:08:27

Nuntempe malmultekosta fotilo faras pli bonajn bildojn ol bona pentristo, do mi elektas skulptarton.

Romo aŭ Parizo?

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 1 ธันวาคม 2008, 08:08:50

horsto:Lio, ĉar mi trovis ĝin en la vikipedio. Mirigas min ke 360 paŝoj de antikvaj ĉinoj egalas al 576 metroj. Ĉu la antikvaj ĉinoj estis tiel granda?
Paŝo kiel mezurunuo kutime signifas duobla paŝo - paŝo per maldekstra kaj post dekstra piedo. Sed eĉ tiam 1,6 metra duobla paŝo estas sufuiĉe longa.

Sebasities (แสดงโปรไฟล์) 1 ธันวาคม 2008, 14:10:05

Romo estas la "eterna urbo" kaj Parizo la "lumo-urbo". Do, mi havas tempon por Romo, kaj mi elektas Parizon ... antaŭ la nigreco !

Peluŝa urso aŭ rusa pupo ?

Miland (แสดงโปรไฟล์) 1 ธันวาคม 2008, 14:18:35

Sebasities:Peluŝa urso aŭ rusa pupo ?
Kio estas Peluŝo? Ĉu vi volis diri 'Polusa'? Ĉiukaze, ursoj estas danĝeraj, sovaĝaj bestoj, dum malnova rusa pupo en bona stato eble vendiĝos por multe da mono je aŭkcio (kaj se ne, taugos kiel donaco al iu ino), do mi elektus la pupon.

Skriboplumo aŭ krajono?

Filu (แสดงโปรไฟล์) 1 ธันวาคม 2008, 15:06:21

Miland:
Sebasities:Peluŝa urso aŭ rusa pupo ?
Kio estas Peluŝo? Ĉu vi volis diri 'Polusa'?
Laŭ mi Sebasties celis "pluŝa", ne "Polusa", sed tamen estis lia eraro, kaj eble kompreneblas, ke anglalingvano ne tuj rekonis sian "Teddy bear".
Miland:Skriboplumo aŭ krajono?
Mi plej ofte uzas krajonon, sed tamen multe pli ŝatas fari belan kaligrafion per skriboplumo. Mi elektas skriboplumon.

Ruĝiĝi aŭ stultiĝi?

jan aleksan (แสดงโปรไฟล์) 1 ธันวาคม 2008, 15:51:00

Filu:
Miland:
Sebasities:Peluŝa urso aŭ rusa pupo ?
Kio estas Peluŝo? Ĉu vi volis diri 'Polusa'?
Laŭ mi Sebasties celis "pluŝa", ne "Polusa", sed tamen estis lia eraro, kaj eble kompreneblas, ke anglalingvano ne tuj rekonis sian "Teddy bear".
Miland:Skriboplumo aŭ krajono?
Mi plej ofte uzas krajonon, sed tamen multe pli ŝatas fari belan kaligrafion per skriboplumo. Mi elektas skriboplumon.

Ruĝiĝi aŭ stultiĝi?
Stultiĝi! Huhuhahuha! [ne bezonas eksplikaĵojn]

en la banĉambro aŭ en la kuirejo?

Filu (แสดงโปรไฟล์) 1 ธันวาคม 2008, 16:14:16

jan aleksan:en la banĉambro aŭ en la kuirejo?
"Tuj en la banĉambron kun tiu flavaĵo!!! Unu el tiuj drinkemaj amikoj de via paĉjo povus opinii, ke ĝi estas bierglaso por li preparita."

Dionizo aŭ Bakĥo?

Sebasities (แสดงโปรไฟล์) 1 ธันวาคม 2008, 17:07:02

Filu:
Miland:
Sebasities:Peluŝa urso aŭ rusa pupo ?
Kio estas Peluŝo? Ĉu vi volis diri 'Polusa'?
Laŭ mi Sebasties celis "pluŝa", ne "Polusa", sed tamen estis lia eraro, kaj eble kompreneblas, ke anglalingvano ne tuj rekonis sian "Teddy bear".
Vi pravas, Filu, mi celis "pluŝa" : "teddy bear", "ours en peluche". Dankon !

Miland (แสดงโปรไฟล์) 1 ธันวาคม 2008, 19:34:07

Filu:Laŭ mi Sebasties celis "pluŝa", ne "Polusa", sed tamen estis lia eraro, kaj eble kompreneblas, ke anglalingvano ne tuj rekonis sian "Teddy bear".
Verdire, mi ne plu havas tiun infanludilon!

Dionizus kaj Bakĥo estas la sama dio, de vino. Vi estas bonvena al ambaŭ dioj; mi prenos la vinon!

Ruĝa vino aŭ blanka vino?

กลับไปด้านบน