Al la enhavo

Ŝerco por la nova Soveta epoko

de Miland, 2022-marto-11

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2022-marto-11 18:31:12

Virino eniras muzikvendejon en Moskvo.
'Mi volas aĉeti la novaĵojn de la pasinta monato, sed nepre sur KD aŭ DVD.'
'Sed vi povas vidi aŭ aŭdi la ĝisdatan novaĵojn sur TV aŭ per radio malmultekoste aŭ eĉ senpage!'
'Ĝi estas por miaj infanoj. Ili volas aŭskulti nur samizdatajn staciojn kiel EĥoDozd (TV-Rain).'

SEN7759 (Montri la profilon) 2022-marto-11 19:52:18

Sed ili estis kontraŭSovetaj...

Miland (Montri la profilon) 2022-marto-13 13:51:06

Vi inspiris min krei aldonan ŝercon:

Bulteno en ĵurnalo:
Bedaŭrinde la novaĵoj ne plus estas haveblaj. La redaktoro raportis pri la milito en Ukrajno kaj poste arestiĝis pro "kontraŭsoveta agado". La juĝisto diris ke li rajtis skribi nur pli "speciala milita operacio".

Miland (Montri la profilon) 2022-marto-13 13:58:52

Mi rekomendas anglalingvan filmon kreita dum la dua mondmilito en 1941, "Freedom Radio", fikcia rakonto pri grupo de kontrabandaj radio-elsendistoj. Jen eltiraĵo. Bedaŭrinde mi ne scias ĉu ĝi haveblas ruslingve. Eblas, ĉar ĝi estas malnova filmo.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2022-marto-14 09:48:03

Saluton, Mr. Joshi.
Ĉu vi estas ver-vera brito?..
Verdire, mi iom dubas pri tio, ĉar aŭtentikaj britaj ŝercoj (sufiĉe popularaj en SovetUnio kaj Rusio) estas kutime pli fajnaj.
Dubindas, ke viaj mallertaj elpensaĵoj ĝisvivos la "novan Sovetan epokon".

Miland (Montri la profilon) 2022-marto-17 11:47:44

Saluton Igor

Mian ŝercon efektive inspiris ŝerco dum la Soveta epoko en revuo Time. En tiu ŝerco, virino eniras librovendejon en Moskvo kaj petas aĉeti libron, kiu tamen devas estis tajpita. La vendisto respondas, ke tiu kostos ŝin multe pli ol la bindita versio, kaj ŝi respondas, ke ĝi estas por ŝia filo, kiu legas nur samizdat.

Mi esperas, ke "Nova Sovetio" ne daŭros tro longe, kaj post nelonge vere redemokratiiĝos. Sed ĉar nuntempe la novaĵmedioj ne estas liberaj (ekz tio, kio okazis al la elsendistoj Eĥo kaj Doĵd), jen informo por havigi la BBC, se ne eblas per la kutimaj intererretaj metodoj.

Mezaĝuloj memoros, ke kiam oni malliberigis la eksan Prezidenton Gorbaĉov, lia plej preferata fonto de informo estis la BBC.

Jen intervjuo kun rusa kuraĝulino!

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2022-marto-17 18:12:31

Evidente, Mr. Joshi, vi estas tre juna persono kaj pro via nebul-mensa junaĝo ne scias, ke antaŭ tridek jaroj entute ne ekzistis teknika ebleco presi-printi (kaj des pli "tajpi") iun libron senpere en libro-vendejo, nek en SovetUnio, nek eĉ en "progresiva" Okcidento. Ĉu vi povas doni ligilon al tiu ŝerco en la revuo "Time"?.. Aŭ vi simple mensogis, referencinte al ĉi-ĵurnalo?
Fakte okcidentaj komunikiloj eĉ nun, kiel antaŭe, senprobleme atingeblas por rusianoj. Ekzemple mi, malgraŭ restriktoj, plu spektas kaj BBC, kaj CNN, kaj Deutsche Welle, kaj France 24. Kaj dum la sovetia periodo mi, samkiel aliaj sovetianoj, senprobleme aŭskultis ruslingvajn radio-sendaĵojn de BBC, Voice of America, Deutsche Welle, Radio Sweden, kiuj tiu-epoke estis multe pli objektivaj.
Ĉi vi, kamarado Miland, havas similan eblecon ĉerpi informon el alternativaj fontoj?
Kaj respondu al mia antaŭa demando: ĉu vi estas vera brito aŭ enmigrinta socia parazito, samkiel pseŭdo-franculo Zamĉik?

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-marto-18 17:01:11

Tamen, vi ŝajnas agnoskii, ke britoj povas libere diri la veron sen esti sendita karceren. Alikaze via demando senutlus.

Miland (Montri la profilon) 2022-marto-18 18:12:35

Jen mesaĝo el amiko de Rusio, video de Arnold Schwarzenegger

Miland (Montri la profilon) 2022-marto-18 19:41:54

Pri S-ro Sokoloff: mi memoras, kiam mi estis en mezlernejo en nord-anglio antaŭ multaj jaroj, ke estis instruisto pri la rusa, nome Sokoloff (prononciita "Saĥalof"). Mi iam demandis al li, kiel li forlasis Sovetion.

"Ĝi ne plaĉis al mi, do mi iris for."
"Sed ili ne permesas iun ajn elmigri."
"Ha, sed kiam mi foriris, ili ne estis tie!"

Tiu Sokoloff, miamemore venis el Soveta Ukraino. Eble, kiam le germanoj invadis, li ekkaptis la ŝancon eskapi! Li komprenus bone kiel malpermesitaj libroj tajpiĝis kaj cirkuliĝis man-al-mane. Tio estis la epoko de "samizdat" kiel la "kroniko de aktualaĵaj eventoj". Same kiel li scius, ke en Sovetio estis la tiel nomata "nova klaso" kiu rajtis aĉeti luksaĵojn kiel freŝaj fruktoj en vendejoj kiuj akceptis nur "atestilajn rublojn", kiel valoraj tiel dolaroj. Ĉu ne historio repetiĝas, ke dolaroj nun estas denove forte dezirataj en Moskovo, dum rubloj emas iri al rubujo?!

Mi turnu al la epoko de Gorbaĉov. Jen ŝerco kiun mi vidis sur TV tiam, dirita de rusino al britaj filmisto en Moskvo.

Virino iras al buĉisto.
"Mi volas kolbason, tamen maldike tranĉita."
"Certe, alportu al mi la kolbason, kaj mi tranĉos ĝin por vi kiel maldike tiel vi volas."

Fine mi danku vin, kamarado Sokoloff, ĉar vi instigis min aĉeti libron pri kiu mi lernis kelkaj jaroj antaŭ Gorbaĉov: Russia dies laughing. Sen viaj diraĵoj, plej eble mi ne memorus kaj emus aĉeti malnovan, malseriozan libron de ŝercoj.

Sed, kiel mi diris, mi vere esperas, ke Nova Sovetio ne daŭros, sed vere re-demokratiiĝos. Espereble la maljuna frenezulo en la Kremlino emeritiĝos baldaŭ, por ke la tuta mondo profitu. Mondo inkluzive de vi, kamarado Sokoloff!

Reen al la supro